Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estas finkonstruita la unua inteligenta sistemo de ekspresa loĝistiko de Ĉinio
2017-07-10
 

    Lastatempe la unua fazo de la konstrua projekto por la unua inteligenta sistemo de ekspresa loĝistiko en Ĉinio finiĝis en la urbo Maoming, Guangdong-provinco, suda Ĉinio.

 

 

    Laŭraporte la vartransporta sistemo estos longa je 15 kilometroj, kaj pendanta de superteraj reloj. Per la kombinita utiligo de la reloj kaj ankaŭ de aŭtomata funkciigo de robotoj, la sistemo transportos varojn kaj senbare kunligos urbojn, urbetojn kaj vilaĝojn, por realigi la celon, ke varoj estu liverataj en la sama tago, kaj tiuj varoj, kiuj estos transportataj ene de la sama urbo, estu liverataj ene de horo. Pli poste, kun helpo de tiuj reloj, la manipula sistemo de robotoj kaj aŭtomata cifereca regado ktp, estos kreita pli grandskala kaj pli longdistanca regiona reto de transportado, kaj efike realigita ankaŭ pli inteligentiga kaj pli aŭtomatigita verda transportado. Per tio alvenos nova erao de loĝistiko.

 

    Laŭ raporto kargotransportilo de la sistemo povos esti maksimume ŝarĝita de varoj kun la totala pezo de 100 kg, kaj povas realigi la kvar ĉefajn postulojn de la transportado en la estonteco: nome "en ajna momento, akurate, rapide kaj malmultekoste."

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio