Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri ŝlosilvortoj por kompreni la viziton de prezidanto Xi Jinping al Germanio
2017-07-07
 

    La unua ŝlosilvorto: planado sur la supra nivelo

 

    En la pasintaj 45 jaroj Ĉinio kaj Germanio sukcese disvolvis diplomatiajn rilatojn unu kun la alia. Sed se oni volas plue disvolvi same bonajn duflankajn rilatojn en la venontaj 45 jaroj, oni certe bezonas fari plenampleksan planadon sur la supra nivelo. Por tio ĉina prezidanto Xi Jinping rimarkigis, ke unu el la plej gravaj misioj de la ĉi-foja vizito estas interŝanĝo de vidpunktoj kun germanaj givantoj por kapti ŝancojn sub la nova monda situacio, plue kaj kunordige evoluigi ĉiuflankan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Germanio, kaj antaŭenigi pli grandskalan disvolviĝon de la ĉin-germanaj rilatoj sur pli alta nivelo.

 

    La dua ŝlosilvorto: strategia konekto

 

    La antaŭenigo de strategia konekto de la ĉina strategio "Inteligenta Fabriko en Ĉinio 2025" kaj la germana strategio "Industrio 4.0" povos realigi pliajn avantaĝojn kaj gajno-gajnajn kunlaborojn, alportante la efikon de "1 + 1> 2".

 

    Diversaj industrioj de Ĉinio kaj Germanio havas naturan bazon por konektado. Ĉinio havas grandan merkatan potencialon, riĉajn rimedojn de laboristaro, abundan kapitalon kaj optimisman perspektivon por ekonomia kresko, dum Germanio havas altnivelan teknologion, rigoran metiistan spiriton, fortan kapablon por novkreado, kaj riĉajn spertojn en mastrumado. Tiel do Ĉinio kaj Germanio estas perfekta paro por kunlaboroj.

 

    La tria ŝlosilvorto: multflankaj kunordigoj

 

    Nuntempe la internaciaj politika kaj ekonomia situacioj alfrontas alĝustigon kaj reformon, kaj kreskas malstabileco kaj malcerteco.

 

    Pri tiu tendenco Ĉinio kaj Germanio dividas la saman konstaton. Pro tio la du landoj kune subtenas la liberan komercon kaj faciligon de investoj, kaj oponas protektismon. Ili ankaŭ kune subtenas multflankismon, la Parizan Interkonsenton pri klimata ŝanĝo, kaj tutmondan ekonomian mastrumadon kaj novan industrian revolucion ktp. Tiuj komunaj trajtoj antaŭdestinis, ke Ĉinio kaj Germanio kiel la du ĉefaj stabiligaj fortoj de la eŭrazia kontinento, ne nur kunlaboru sur firma fundamento, sed ankaŭ havu la kapablon kaj respondecon por kunordigi la multflankan platformon kaj antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj la pacon kaj evoluon de la mondo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio