Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Teknologioj eble ŝanĝontaj nian vivon
2017-07-07

    La Teknologia Revuo MIT de la usona universitato MIT, la rusa tagĵurnalo Komsomolskaya Pravda kaj teknologiaj observantoj de la tuta mondo kune rekomendis ok teknologiojn, kiuj povos eventuale ŝangi niajn vivmanieron, laboron kaj ekziston en 2017.

 

    Redakto de la homa genomo aŭ genterapio 2.0

 

    Malsano kaŭzita de unusola geno fariĝos estonte kuracebla per genterapio. Genetikaj inĝenieroj povos kuraci nun ankoraŭ nekuraceblajn malsanojn kiaj hemofilio, leŭkemio, aidoso ktp. En la estonteco la homaro eventuale eĉ povos kuraci heredajn malsanojn kaŭzitajn de komplikaj faktoroj kiaj skizofrenio kaj alkoholismo.

 

 

    Kvantuma komputilo

 

    Laŭ Google la rapido de ĝia kvantuma komputilo D-Wave estas centmilionoble pli rapida ol tiu de ordinara komputilo. Sed tia komputilo ankoraŭ ne povas esti uzata en la ordinara vivo. Fakuloj diras, ke la jaro 2017 eble fariĝos turnopunkto por ŝanĝi tian situacion.

 

 

    Pagado per vizaĝrekono

 

    De la lastaj jaroj la teknologio de vizaĝrekono rapide disvolviĝas kaj ŝanĝos la interagan manieron de homoj kun bankoj, butikoj kaj kompanioj de publika trafiko. Kvankam la teknologio ofertas oportunajn kaj sekurajn manierojn al pagado kaj aliaj okazoj en nia ordinara vivo, tamen ĝi ankaŭ influos niajn privatecon kaj rilatan sekurecon.

 

 

    Aŭtomata stirado

 

    Kvankam aŭtomata stirado de aŭtomobilo ne povas tuj anstataŭi homan ŝoforon, tamen baldaŭ venos la epoko de pli progresinta stirado, pli inteligenta trafiko kaj pli scienca transporta sistemo.

 

 

    Nun, krom S500IntelligentDrive de Mercedes-Benz, jam lanĉis prototipan aŭtomobilon de aŭtomata stirado tiaj aŭtokompanioj kiaj Audi, BMW, Ford kaj Volvo, kaj kompanioj de aŭtomobilpecoj kiaj Bosch kaj Delphi.

 

    Panorama fotado

 

 

    Malmultekostaj fotiloj de panorama fotado je 360° komencos novan eraon de fotado kaj ŝanĝos nian manieron kunhavigi spertojn. Kaj nun tiaj fotiloj estas uzataj en la kampoj de surlokaj intervjuoj kaj raportado, edukado, rekta dissendado de sportaj konkursoj kaj trejnadoj.

 

    Babilroboto

 

    Artefarita inteligenco estas pli kaj pli aplikata en nia ordinara vivo. FacebookMessenger jam enkondukis babilrobotojn, aliĝis al tiu vico ankaŭ aliaj aplikaĵoj de tujmesaĝoj. Viber ekzemple lanĉis platformon de aŭtomata banko. Kaj estonte servos al ni pli multe da babilrobotoj.

 

 

    La sistemo de la interreto de objektoj

 

    Grandega nombro da rete konektitaj ekipaĵoj komunikas unu kun la alia tra nubokomputado kaj ili povas ĉiam monitori kaj analizi datumojn. Nun esplorantoj entuziasme kreas la interreton de objektoj kaj kelkaj rilataj projektoj jam ekfunkciis.

 

 

    Plifortigita lernado

 

 

    Komputiloj lernas tion kion programisto ne povas instrui al ili. La teknologio de plifortigita lernado estas la ŝlosilo de la kapablo de AlphaGo, esplorita kaj disvolvita de la kompanio Deepmind, subkompanio de Alpahabet. Ĝi ne nur sukcese ellernis kompleksajn regulojn de ŝakludo sed ankaŭ venkis la plej bonajn profesiajn ŝakludistojn de la mondo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio