Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lanĉo de la libro Fang Dazeng: malapero kaj reapero
2017-07-05
 

    La 3-an de julio, okaze de la 80-a datreveno de la Evento de la 7-a de Julio, 1937, en Pekino estis lanĉita la libro Fang Dazeng: malapero kaj reapero, kiun eldonis la Ĉina Internacia Eldona Grupo.

 

    Fang Dazeng naskiĝis en Pekino kaj kreskis en familio de diplomato.

 

 

    La 10-an de julio 1937, nome en la tria tago post la evento, kun fotilo Fang Dazeng rapidis al la loko de la evento kaj poste publikigis ĵurnalisman raporton je 7 mil ideogramoj sub la pseŭdonimo "Xiaofang", kaj la raporto fariĝis la unua raporto, kiu kaj bilde kaj tekste prezentis la konkretan situacion de la batalejo al la tuta mondo.

 

 

    En la 18-a de septembro 1937, en la provinco Hebei Fang Dazeng sendis sian raporton La ŝanĝoj ĉe la norda parto de la fervoja linio Pinghan, poste malaperis ĉe kontraŭjapana frontlinio kaj neniam aŭdigis sin denove. Tiel en la aĝo de 25 jaroj li fariĝis la unua raportisto, kiu mortis ĉe la fronto.

 

    Feng Xuesong, la aŭtoro de la libro Fang Dazeng: malapero kaj reapero, dediĉis multajn jarojn al la serĉado de materialoj pri Fang Dazeng, malkovris detalojn pri lia vivo, kaj konigis lian ekziston al la vasta publiko. Feng Xuesong diris, ke Fang Dazeng oferis sin en la epoko, kiam la ĉina nacio alfrontis gravan krizon. Liaj ĵurnalismaj aspiroj kaj profesieco meritas esti sekvataj de la nuntempaj junuloj kaj lia historio memorata de la postaj generacioj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio