Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj Germanio estas la plej grandaj komercaj partneroj
2017-07-05
 

    Laŭ koncernaj datumoj en 2016 Ĉinio superis Usonon en la komercado kun Germanio, kaj fariĝis la plej granda komerca partnero de la lasta. Ĉirkaŭ 8 200 germanaj firmaoj disvolvas siajn komercajn agadojn en Ĉinio, kaj pli ol 2 000 ĉinaj entreprenoj enradikiĝis en Germanio.

 

    Depost la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, la rilatoj de la du landoj daŭre disvolviĝas. Nun la rilatoj estas en sia plej bona tempo, ambaŭ flankoj kaj kunlaboras kaj konkurencas, egale ludas sian rolon kun pli kaj pli signifa graveco sur la internacia scenejo de la nova epoko.

 

    Pri la temo de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Germanio Shi Mingde, ĉina ambasadoro en Germanio, diris, ke post kiam Ĉinio prezentis la iniciaton "La Zono kaj Vojo", estas stabile antaŭenigataj nemalmultaj bonaj projektoj de la du landoj. "Germanio estas la okcidenta lando, kiu la unua montris sian subtenon al la iniciato de Ĉinio. La ekonomia rondo de la lando vidis ŝancojn de komercado kaj kunlaborado alportitajn de la iniciato. Ĉiujare estas pli ol 1700-foja veturado de la ĉina-eŭropaj kargotrajnoj, el kiuj pli ol 1000 havas sian finhaltejon en germanaj urboj."

 

 

    Por solvi la malfacilon de trinkebla akvo en Karaĉio, la plej granda urbo de Pakistano, la pakistana flanko kontaktis la germanan kompanion Newtec Umwelttechnik GmbH kaj petis ĝin doni teknikajn subtenojn, samtempe esprimante bezonon je la financa helpo. Konsiderante diversajn limigojn, germana flanko ne povas liveri subtenon de tiom granda monsumo.

 

    Finfine, la germana kompanio subskribis interkonsenton kun la ĉina kompanio Ŝanhaja Grupo pri Kompletaj Maŝin-ekipaĵoj. Ambaŭ flankoj kune liveris al la pakistana flanko longdaŭran pruntedonon kun la totala sumo de 400 milionoj da usonaj dolaroj. Tiu projekto ne nur estas kunago de Ĉinio kaj Germanio por solvi vivproblemon de la ordinara publiko de la tria flanko, sed ankaŭ havas sufiĉe mallongan periodon de repago de la investado.

 

    Sekve de la ekspansio de la sfero de "La Zono kaj Vojo" kaj ekfunkcio de AIIB, pli kaj pli multaj entreprenoj ĉinaj kaj germanaj klopodas por trovi kunlaborajn ŝancojn en la triaflanka merkato surbaze de pragmataj kunagadoj.

 

    Komercistoj de la du landoj diris: "La kunlaboroj inter ambaŭ landoj certe havos pli da trarompoj, se oni sukcesos persisti en la germana teknologio kaj la ĉina efikeco."

 

    Hieraŭ ĉina prezidanto Xi Jinping komencis la ŝtataferan viziton en Germanio. Dum la ĉi-foja vizito li ankaŭ ĉeestos la 12-an Pintkunvenon de la Grupo 20 okazontan en Hamburgo. Fakuloj diris, ke la vizito de Xi pluapaŝe altigos la nivelon de ĉiuflanka strategia partnereco inter la du landoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio