Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping intervidiĝis kun Vladimir Putin
2017-07-04
 

    Lunde vespere en la Kremlo de Rusio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri kune zorgataj gravaj problemoj kaj parolis pri amikeco inter Ĉinio kaj Rusio kaj la estonta disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj.

 

    Xi diris, ke li tre kontentas refoje fari ŝtatan viziton en Rusio. Ĉinio kaj Rusio estas amplekse strategiaj kunlaboraj partneroj, kaj estas ege gravaj la kompakta kunordigo kaj interŝanĝo de opinioj de la du landoj en gravaj demandoj. La du flankoj devas fortigi kunlaboron, firme subteni unu la alian sur la disvolva vojo konforma al la ŝtata stato, firme subteni unu la alian rilate al la politikoj pri protekto de ŝtataj suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj. La du flankoj devas fortigi interŝanĝon de politikoj kaj kunordigon de agadoj en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kune trakti riskon kaj defion kaj kune akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

 

    Putin esprimis varman bonvenon al Xi. Li diris, ke Rusio alte atentas la rilatojn kun Ĉinio. Li aprobis, ke Rusio kaj Ĉinio devas fortigi subtenon unu al la alia kaj kompaktigi kunlaboron en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Li kredis, ke la vizito de Xi certe alportos novan viglecon kaj movforton al la amplekse strategia kunlabora partnereco de la du landoj.

 

    La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la situacio de la Korea Duoninsulo kaj la siria demando. La du flankoj opinias, ke Ĉinio kaj Rusio devas teni strategian kunlaboron, akceli intertraktadon, bone trakti la situacion de la duoninsulo kaj akceli taŭgan solvadon de la nuklea problemo de la duoninsulo per dialogoj kaj intertraktadoj.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio