Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Multaj fremdlandanoj laŭdas la publikan sekurecon de Ĉinio
2017-07-03

    Lastatempe okazis vigla diskuto inter retumantoj de diversaj landoj pri la temo: “Kiom sekura estas Ĉinio? ”

 

    Multaj fremdlandanoj vojaĝintaj al aŭ, laborantaj aŭ studantaj en Ĉinio laŭdas la publikan sekurecon de Ĉinio.

 

    Unue, eliro en la nokto estas sekura. La komentoj de fremdlandanoj koncentriĝas al tiu temo kaj ili diras, ke tio plej multe impresis ilin.

 

    Timothy Pi Luodi, sveda aktoro, iam lernis pekinan operon en Ĉinio du jarojn. Li diris, ke li ne devis zorgi pri sia sekureco elirante sola nokte aŭ revenante hejmen post festeno. Kompare kun tio noktaj eliroj en Eŭropo estas sufiĉe maltrankviligaj.

 

Ukrainaj turistoj ĝuas lokan alkoholaĵon en Ningbo, urbo de Zhejiang-provinco

 

    Due, en Ĉinio estas praktikataj severaj rimedoj por garantii la publikan sekurecon kaj multaj fremdlandanoj estas impresitaj, ke tiuj rimedoj samtempe efektivigas kaj la sekurecon kaj la oportunon de la publika transportado.

 

    Berty, kiu laboras en Ŝanhajo, komentis, ke la ekzisto de sekurec-kontrolejo en ĉiu metroa stacio sentigas al homoj sekurecon en la metroo eĉ en la profunda nokto.

 

    Trie, estas efika malpermeso de la uzo de pistoloj.

 

    43-jara Kirby Maxi ofte iras kaj revenas inter Ŝanhajo kaj Johanesburgo. Li diris, ke la ĉina registaro malpermesas al la ĉinoj posedi pistolojn kaj tio sufiĉas por malhavigi al li ajnan zorgon pri sekureco.

 

    Kvare, Ĉinio havas tre detalan sekurecan kontrolon.

 

 

    Jules Yitzhak, postdiploma studento de la franca Universitatode Aix-Marseille, diris, ke la klopodoj de la ĉina registaro por protekti la publikan sekurecon estas konataj de ĉiuj; en ĉiu loko kun multe da homoj staras policanoj en uniformo por teni la publikan ordon, tiel efike preventante la aperon de danĝeraj objektoj en la publika areo.

 

    Kvine, la ĉina popolo estas tre gastama, kaj pro tio ĉiuj kiuj venas al Ĉinio por vojaĝo, studado, laboro kaj loĝado, povas senti sin akceptitaj de la ĉina socio.

 

 

    Farzan Safavi, eksterlanda retumanto, kiu vivas en la urbo Guiyang de Guizhou-provinco, diris: “En Guiyang mi sufiĉe spertas la bonkorecon, entuziasmon kaj helpemon de lokanoj. Ĉinio certe estas lando, kie vi estos neniam soleca kaj senhelpa”.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio