Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Biblioteko kun diurna servo en Pekino
2017-06-29
 

    La 27an de junio en Gaomidian, Pekino estas malfermita la unua biblioteko kun diurna servo de Pekino. Homo kun karto de pekina publika biblioteko povas tie pruntepreni librojn aŭ gazetojn.

 

    "Feliĉa ĉagreno"

 

    "Mi timas, ke tro da vizitantoj superos la maksimuman kapaciton de la biblioteko." Sun Haibo, ĉefo de Daxing-distrikta Biblioteko, diris kaj havis la mienon de feliĉa ĉagreno. En la antaŭaj du semajnoj por provfunkcio, la 30-kvadrat-metra biblioteko akceptis entute pli ol 400 legantojn, kaj preskaŭ 300 el ili prunteprenis librojn el la biblioteko. Komence li pensis, ke eble du aŭ tri homoj vizitos la bibliotekon ĉiutage. La nombro de 30 homoj ĉiutage ĝojigas kaj samtempe maltrankviligas lin.

 

    Preskaŭ 5 000 libroj dividitaj en porinfanajn kaj porplenkreskulajn kovras la kategoriojn de literaturo, arto, politiko, ekonomio, sano ktp. Sur la elektronika legilo oni povas legi 215 retajn ĵurnalojn, ekzemple Popola Tagĵurnalo, Guangming-a Tagĵurnalo, Pekina Tagĵurnalo kaj Pekina Vesperĵurnalo.

 

    Je la 18a horo, familio kun tri membroj eniris la bibliotekon. La patro kaj patrino legis librojn pri ekonomio kaj sano, kaj la filino elŝutis fremdlandan e-libron sur la elektronika legilo, kiu entenas 40 terabajtojn da e-libroj. Element- kaj mez-lernejanoj kaj homoj pli-ol-50-jaraj konsistigas la vizitantojn tie. "Multaj homoj reakiris sian legkutimon, ĉar la biblioteko estas proksima al iliaj hejmoj kaj ili povas senĝene legi ĝis profunda nokto, "diris Sun.

 

    Biblioteko el magazeno

 

    Antaŭ kelkaj monatoj ĉi tie estis magazeno por libroj. "Ni pensis, ke ni povas pli bone uzi la librojn." Sun kaj liaj amikoj vakigis angulon de la magazeno, aldonis al la spaco tablojn, seĝojn, vitron kaj kelkajn elektronikajn maŝinojn.

 

    Pligrandigo

 

    Por gvidi novajn enirintojn, la biblioteko dungis tri volontulojn pli-ol-60-jarajn. Ili de tempo al tempo servas en la biblioteko. Sun diris, ke iuj universitatanoj deziras esti volontuloj, kaj la biblioteko elektos kelkajn el ili post ekzameno.

 

    Aliaj tri lokoj en Daxing-distrikto estos konvertitaj al tiaj bibliotekoj. Sun diris: "Ni esperas, ke pli da sociaj resursoj partoprenos en disvolvo de publikaj kulturaj instalaĵoj, kaj libroj povos eniri en pli da domoj."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio