Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usona amaskomunikilo: kial ĉinoj inklinas al lokaj markoj de manĝaĵoj?
2017-06-28

    En la 27-a de junio la retejo de la usona gazeto Forbes publikigis artikolon titolitan: Kvar Kialoj pri la Venko de Ĉinaj Propraj Markoj kontraŭ Fremdlandaj Markoj en la Kampo de Manĝaĵoj. En ĝi la aŭtoro skribis, ke en la ĉina merkato la manĝaĵoj produktitaj de fremdlandaj kompanioj estas belaj kaj altiras atenton, sed ili ne povas venki la produktaĵojn de ĉinaj markoj, kvankam la lastaj estas rigardataj kiel nekredindaj kaj malaltkvalitaj, kaj eĉ havas pli altan prezon.

 

 

    La artikolo diras, ke tia fenomeno okazas pro tio, ke en jenaj kvar flankoj la ĉinaj markoj pli bone kontentigas ĉinajn konsumantojn.

 

    Kompreno pri la bezonoj de ĉinoj vivantaj laŭ la ĉina vivmaniero

 

    En Ĉinio la ĉefaj produktaĵoj de importitaj lakto-markoj estas vendataj en 1-litra pako kun la origina gusto, kaj ili kovras 98% de tiel pakita lakto vendata interrete. Sed pli da ĉinaj konsumantoj preferas aĉeti lakton en pli malgranda pako, ĉar laŭ ili tia lakto estas pli freŝa kaj pli facile trinkebla.

    Laŭ la datumoj de la retejoj JD.com kaj Alibaba, ĉinaj markoj okupas du trionojn de la reta vendkvanto de lakto kun la volumeno de malpli ol 1 litro. La ĉinaj markoj ankaŭ gvidas la merkaton de lakto-produktaĵoj kun altvaloraj elementoj aldonitaj, ekzemple speciale produktitaj por infanoj, por sanigo kaj por maljunuloj.

 

    Kaptado de la atento de konsumantoj per emocioj

 

    La artikolo elektis la ĉinan markon Three Squirrels (Tri Sciuroj) kiel ekzemplon, kaj komentis, ke ĝi estas modelo en la merkato de etmanĝaĵoj en Ĉinio.

 

 

    La marko sukcese kaptis la psikon de ĉinaj konsumantoj kiuj ŝatas amindajn bestojn, kaj lerte enmetas la animaciajn rolojn en reklamadon kaj servadon por la klientoj. La bildoj kaj videaĵoj de la sciuroj altiras konsumantojn partopreni en la interagoj de la marko kaj la nombro de ĝiaj partoprenantoj estas multe pli granda ol tiuj de ĝiaj konkurantoj en interreto. La marko ankaŭ transformas la aĉetadon en interesan sperton per livero de nuksopinĉilo kaj aliaj aldonitaj varoj.

 

    Diversaj "laŭlokaj diferencigoj" en malsamaj urboj

 

    Nun la malneta enlanda produkto de 12 ĉinaj urboj estas pli ol duiliono da juanoj.

 

    La gusto, klimato, vivmaniero kaj eĉ la emocioj estas tute diferencaj en malsamaj urboj de Ĉinio. La lokaj markoj bone konas tion kaj enkondukas lokajn elementojn en sian reklamadon.

 

    Lerteco adaptiĝi al la cifereca komerco

 

    Multaj fremdlandaj markoj opinias, ke sufiĉas por ili nur reklami varojn per interreto. Sed kompare kun ili la ĉinaj markoj profunde konas la preferon de ĉinaj konsumantoj pri interagoj kaj distriĝo, kaj do ili klopodas plej eble doni interesajn spertojn en la aĉetado en kaj ekster interreto.

 

    La artikolo fine konkludas: nur tiuj markoj kiuj scias la ŝanĝiĝantan preferon de ĉinaj konsumantoj povas profitigi sin en la ĉina merkato de manĝaĵoj, kies totala valoro egalas al kelkaj duilionoj da usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio