Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua surreta juĝejo de Ĉinio estas aprobita
2017-06-27

 
 

    En la 26-a de junio estis aprobita la establo de la Surreta Juĝejo de Hangzhou.


 

    Nuntempe tre rapide disvolviĝas la surreta ekonomio en la urbo Hangzhou, Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio. Pro tio jaron post jaro la Juĝejo de Hangzhou akceptas pli multe da juĝaferoj en la kampo de reta komerco. La nombro de tiaj juĝaferoj akceptitaj de la juĝejo kreskis de 600 en 2013 al pli ol 10 mil en 2016.

 

    Per la establo de la surreta juĝejo oni celas apartigi aferojn rilatajn al interreto de la ĝisnuna juĝ-sistemo kaj starigi specialan, efektivan kaj oportunan justican sistemon sur la bazo de interretaj teknikoj. Ĝi celas bone trakti disputojn en la kampo de interreto laŭ la rilataj leĝoj, kaj bone servi kiel inkubatoro de laŭleĝa regado de la interreta kampo, gvidanto por solvi pli kaj pli kompleksajn interretajn disputojn, kaj pionira modelo en la reformado de la juĝmaniero pri la juĝaferoj rilataj al interreto. La starigo de la nova juĝejo estas ankaŭ provo por ellabori la leĝojn kaj regularojn kiuj rilatas al la kampo de interreto.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio