Ekfunkciis “Fuxing”, grandrapida trajno memstare esplorita kaj produktita de Ĉinio |
2017-06-26 |
La 25-an de junio la “familio” de ĉinaj grandrapidaj trajnoj bonvenigis novan membron, kiu estas memstare esplorita kaj produktita de teamo gvidata de la Ĉina Fervoja Kompanio. La novspeca trajno ricevis la nomon “Fuxing” (releviĝo). La 26-an de junio du trajnoj de la nova modelo ekfunkciis respektive de la du finhaltejoj de la linio Pekino-Ŝanhajo: la suda stacidomo de Pekino kaj la stacidomo Hongqiao de Ŝanhajo. La rapido de la trajno en ĝia testado superis 400 kilometrojn hore kaj tiu en reala veturado 350 kilometroj hore.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |