Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu Japanio alproksimiĝas al AIIB kaj "La Zono kaj Vojo"?
2017-06-23
 

    Laŭ usona amaskomunikilo, antaŭ du semajnoj la japana ĉefministro Shinzo Abe etendis olivarban branĉon al la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj tio indikis, ke Japanio eble mildigos la rilatojn kun Ĉinio. La 5an de junio Shinzo Abe diris en forumo pri azia estonteco, ke Japanio volas kunlabori kun la iniciato sub certaj kondiĉoj.

 

    La usona retejo La Diplomato raportis la 14an de junio, ke "La Zono kaj Vojo" estas iniciatita de ĉina ŝtatgvidanto en 2013. Ĝi inkludas ekonomian zonon de kontinenta Silka Vojo, kiu ligas Ĉinion, Sudorientan Azion, Baraton, Afrikon kaj Eŭropon, kaj komercan vojon maran.

 

    Ekde 2013 la japana investo en Ĉinio daŭre malaltiĝis, kaj en 2016 ĝi estis malpli ol duono de la pinto en 2012. Tamen, ĉi tiu tendenco probable alproksimiĝis al la fundo, kaj la japana investo en Ĉinio verŝajne kreskos.

 

    Singarda pri la iniciato

 

    La retejo ankaŭ menciis, ke Japanio preferas la regionan ordon bazitan sur la tradicia pozicio de Usono, tial ĝi estas singarda pri la iniciato. Estas kompreneble, ke Japanio konsideras aliajn elektojn (ekzemple, fari limigitan kunlaboron kun Ĉinio), kiam ĝi vidas la retiron de Usono, gvidata de Donald Trump, el la komerca interkonsento Trans-Pacifika Partnereco (TPP).

 

    Eble Usono membriĝos al AIIB

 

    Laŭ la retejo, Japanio, kiu rifuzis membriĝi al la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB), nun pristudas la eblecon membriĝi al ĝi. Onidire, eble ankaŭ Usono membriĝos al ĝi, sekve Japanio probable taksos la projekton alloga.

 

    La situacio de Japanio estas delikata. Unuflanke, ĝi estas maltrankvila pri la ekonomia disvolvo de Ĉinio; aliflanke, Japanio devas plibonigi la rilatojn kun Ĉinio pro la ŝanceliĝo de promeso de Usono. La ŝanĝo de la japana politiko estas bonvenigita de Ĉinio, kaj tio helpas krei pozitivan atmosferon por la ebla renkontiĝo de la dulandaj gvidantoj en somero de la kuranta jaro.

 

    Tamen, la kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio kadre de la iniciato estas eksperimenta, kaj neniu afero estas konfirmita. Krome, oni ne scias, kiel la japana rondo de komercistoj partoprenos la proponon de la registaro de Shinzo Abe.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio