Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunluaj domoj ekfuroras en grandaj urboj de Ĉinio
2017-06-22
 

    Post kunluaj bicikloj kaj aŭtoj, kunluaj domoj ekfuroras en Kantono, Pekino, Shenzhen kaj aliaj grandaj urboj de Ĉinio. Laŭ rilata profesiulo, la merkato de mallongperioda domluo havas grandan potencialan forton en Kantono, kun eventuala kresko de pli ol 300% en 2017.

 

    La profito de mallongperioda domluigo estas duoble ol tiu de la longperioda

 

    Sinjorino Tian, kiu loĝas en Kantono, havas duĉambran apartamenton kun areo de pli ol 60 kvadrataj metroj. Komence de 2015 ŝi ekluigis ĝin kaj pro tio ŝi enspezis 3 800 juanojn ĉiumonate. Nun ŝi povas gajni ĉirkaŭ 7 300 juanojn monate per mallongperioda luigo.

 

    Same al Tian, sinjorino Wu luigis siajn du unuĉambrajn apartamentojn helpe de reta platformo. Ŝi diris: "Antaŭe la du loĝejoj alportis al mi profiton je malpli ol 6 000 juanoj ĉiumonate, kaj nun ĉirkaŭ 13 000."

 

    Kunlua domo disigis hotelajn gastojn

 

    Laŭ rilata diskonigo, plejparto de la posedantoj de kunluaj domoj estas liberprofesiuloj, dungitoj en inform-teknologia industrio, senlaboraj dommastrinoj kaj laboristoj de entreprenoj.

 

    Rilata donitaĵo montras, ke la luantoj de tiaj domoj plejparte naskiĝis post 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, kun la averaĝa aĝo de 29 jaroj. 36.5% da ili luas tian domon pro komerca vojaĝo. Rilataj fakuloj analizis, ke kunlua domo disigis ĉambroluantojn de hoteloj kaj liveris al konsumantoj novan elekton.

 

    Superrigardo kaj administrado estas necesaj

 

    Por luantoj, enloĝiĝi en kunlua domo estas tre facila kaj sufiĉas kontaktiĝi kun domposedanto. Ĝenerale la domposedantoj ne postulas ilin montri identeckarton kaj subskribi enloĝigan interkonsenton. Pro manko de bazaj superrigardo kaj administrado, tiu simpla enloĝiga maniero povas eventuale alporti al domposedantoj perdojn kaŭzitajn de kontraŭleĝaj aĉuloj.

 

    Por ke la merkato de kunluaj domoj ellasu sian grandegan potencialan forton, rilata platformo devas perfektigi la sistemojn pri administrado kaj praktike plenumi sian respondecon. Aldone, rilata departemento devas ellabori necesajn sistemojn aŭ politikojn specialajn por kunluaj domoj por normigi la merkaton de kunluaj domoj samkiel ĝi normigas la merkatojn de reta mendo de veturilo kaj kunluaj bicikloj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio