Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Per subskriboj studentoj subtenas seulan UK
2017-06-22

 

    La 20an de junio en Harbino de nordorienta Ĉinio, ricevinte la silkan rulaĵon por propagando de la 102a UK senditan de Liaoning-a Esperanto-Asocio kaj Shenyang-a Esperanto-Asocio, Heilongjiang-a Esperanto-Asocio okazigis aktivecon de subskribo sur la rulaĵon en la kampuso de Heilongjiang-a Universitato de Scienco kaj Teknologio.

 

 

    Pli ol 30 studentoj, inter kiuj unu el Nepalo, ĉeestis la aktivecon. Ĉiu subskribis sian nomon sur la rulaĵon, kun bondeziroj al la 102a UK. Post la subskribo ĉeestantoj kunfotiĝis.

 

 

    Matene de la sekva tago daŭris subskribo en Yutong-a Esperanto-Kurso de Harbino. Posttagmeze la rulaĵo estis sendita al Hohhot de Interna Mongolio.

 

 

    La aktiveco estis aranĝita de Song Ping, vicprezidanto de Heilongjiang-a Esperanto-Asocio.

 

 
 

(raportis Song Ping el Harbino)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio