Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La magazino MONATO aŭkcias oran moneron!
2017-06-21
 

    "Stelo" estis en la 1960-aj jaroj oficiala internacia Esperanto-mono kaj pagilo (vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Stelo_(monunuo) ).

 

    La ora monero de 25 steloj estas tre valora kolektindaĵo, ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter numismatoj en la tuta mondo. Ĝi pezas 50 gramojn kaj konsistas el 98,3 % da pura oro kaj do nur la oro jam valoras 1800 eŭrojn. De ĝi estis faritaj nur 10 numeritaj ekzempleroj. Ne estas konate, kiom da ili restas en la mondo, sed MONATO sukcesis akiri unu el tiuj dek ekzempleroj, en la originala kesteto, la moneron kun serinumero 7.

 

    MONATO aŭkcias tiun oran moneron inter siaj legantoj. Se vi deziras aĉeti ĝin, sciigu al ora_stelo@monato.net kiun sumon vi pretas pagi por ĝi. La minimuma sumo estas 2520 eŭroj. Se via propono estas la plej alta, vi estos la feliĉa posedanto de tiu unikaĵo! La plej alta sumo ĝis nun proponita estas 2,510 eŭroj.

 

    La gajno de la aŭkcio estos uzata por la ordigo de nova Esperanto-domo en Antverpeno, kie MONATO estas administrata.

 

    La aŭkcio daŭros ĝis la 1-a de septembro 2017 je la 12:00-a horo laŭ mez-eŭropa tempo. Se la gajninto de la aŭkcio ne estos paginta la proponitan sumon antaŭ la 1-a de oktobro 2017, la monero estos proponita al la persono, kiu faris la due plej altan proponon.

 

    Nur proponoj de personoj, kiuj klare montras sian nomon kaj adreson, estos konsiderataj.

 

    http://www.monato.net/ora_stelo.php

 

(Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio