Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu la kapsik-ĉokolada glaciaĵo devenis de Meksiko?
2017-06-20
 

    Ĉi-jare en la somera bazaro de kelkaj lokoj de Ĉinio aperis "stranga" glaciaĵo kiu havas pikan guston. Iu urbano "kuraĝe" gustumis pecon kaj komentis, ke "dum la manĝado la sentata gusto estas tiu de ĉokolado, sed post la engluto sentiĝas la pikeco."

 

    Ne unuecas la opinioj pri la gusto. Iuj ĉinoj ĝin ŝatas, aliaj malŝatas.

 

    En 2016, la totala sumo de forvenditaj glaciaĵoj superis 110 miliardojn da juanoj. "Ĉiujare aperas glaciaĵoj kun bizaraj gustoj, sed ili estas nur por malmultaj homoj." Oni aĉetas glaciaĵojn kun tiaj gustoj nur por prova gustumo. Inter ili tamen estas iuj, kiuj komence estis konsiderataj "strangaj", sed vaste akceptitaj poste.

 

    Laŭ analizo de fakuloj, la ŝanĝo de la gusto de glaciaĵoj estas multrilate puŝata de la altgradiĝo de konsumado.

 

    Nun Ĉinio estas granda lando de kapsikoj ne nur nominale sed ankaŭ substance: la lando okupas la unuan lokon en la mondo pri la vasteco de la terareo uzata por plantado de kapsikoj, la produktokvanto de kapsikoj, la konsumado de kapsikoj kaj ankaŭ la nombro de homoj kiuj manĝas kapsikojn. Sed laŭ la koncepto de ĉinoj kapsiko neniam ĝis nun estis kunligita kun dolĉaĵoj, inkluzive de glaciaĵoj kaj ĉokoladoj. Kial?

 

    La respondo eble sin kaŝas en la maniero, per kiu io estis enkondukita en Ĉinion.

 

    En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, la pika gusto komencis furori en la lando.

 

    Kaj, preskaŭ en la sama periodo, la populariĝo de ĉokolado estis alkondukita de 5 markoj monde konataj sed fremdaj en Ĉinio: Mars, Nestlé, Hershey's, Cadbury kaj Ferrero. Nur en 1990 aperis la propra ĉokolada marko de Ĉinio: Le conté.

 

    La glaciaĵo havas longan historion en Ĉinio. Sed la nomo "glacikremo" estis ekuzata en la lando nur post la Opia Milito (1840-1842).

 

    Danke al la pluapaŝa pordmalfermo de Ĉinio ĉinoj havas pli kaj pli multe da ŝancoj por ĝui fremdajn kulturojn. Pro tio la kapsikaj ĉokolado, glaciaĵo kaj aliaj pikaj dolĉaĵoj el Meksiko ne plu estas nuraj ornamaĵoj en turismaj broŝuroj aŭ klarigoj pri fremda kulturo, sed jam enkondukitaj sur la manĝotablon de ordinaraj ĉinoj, kvankam nun tia gusto ankoraŭ ne estas vaste akceptita.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio