Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Trajnvojaĝo inter Hongkongo kaj Guangzhou en 48 minutoj
2017-06-19
 

    Ĉi-foje la interurba altrapida trajno ligas Hongkongon kun la ĉina landinterno.

 

    Okaze de la 20-jariĝo de la reveno de Hongkongo al sia patrolando Ĉinio, altrapida fervojo en subtera tunelo liganta Hongkongon kun la ĉina landinterno estas prov-funkciigata. En la venonta jaro tiu ĉi sekcio estos kuplita en la ŝtatan altrapid-fervojan reton. Tiam la vojaĝo inter Hongkongo kaj Futian de Shenzhen daŭros nur 14 minutojn, kaj la veturo inter Hongkongo kaj Guangzhou 48 minutojn.

 

    Malfacilo

 

    Ir Henry Chan, sekciestro de Fervoja Disvolvo sub Hongkonga Aŭtovoja Departemento, diris, ke en la 26-kilometra tunelo estas dudirektaj fervojoj, unu de sudo al nordo kaj la alia de nordo al sudo. La projekto estis ekkonstruita en januaro 2010, kaj 90% de la konstruado estis finita en marto 2017. La elektrita trako estis kompletigita en decembro 2015.

 

    La konstruo de la tunelo estas malfacila. Lin Weihua, projektestro de altrapida fervojo sub la hongkonga kompanio MTR, diris, ke la tunelo pasas tra la urbo, antaŭurbo kaj marĉejo kun diversaj geologiaj strukturoj, ekzemple, granito, komponita grundo, mola grundo kaj eĉ kaverno, tial la konstruo estas tre malfacila.

 

    48 minutoj

 

    La konstruata stacio Okcidenta Kowloon estos la nura stacio en Hongkongo laŭlonge de la fervojo. Antaŭkalkule la taga transporto de la stacio kalkuliĝos al 109 mil personoj aŭ fojoj.

 

    Lin klarigis, ke la stacio situas ĉe Okcidenta Kowloon, ĉar ĝi estas proksima al komercaj kaj hotelaj distriktoj kaj loĝkvartalo. En la Okcident-Kowloon-a Kultura Distrikto apude estos konstruitaj pluraj komercaj domegoj.

 

    Post la ekfunkcio, trajno ekveturos el la stacio Okcidenta Kowloon en ĉiu 15a minuto. Ĝi veturos je 200 kilometroj hore en la tunelo, kaj 300 kilometroj hore en la ĉina landinterno. Tial la tuta vojaĝo bezonos 48 minutojn, je unu horo kaj 12 minutoj malpli multe ol la nunaj du horoj per ordinara trajno.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio