Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sistema protekto de intelekta proprieto
2017-06-16
 

    La 15an de junio la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto publikigis mondan novig-indicon de la kuranta jaro. Ĉinio okupis la 22an lokon, kaj lastajare ĝi unuafoje aperis inter la 25 plej novigkapablaj landoj de la mondo. Kiel la plej aktiva ekonomio, Ĉinio senĉese altigis sian novigkapablon en la lastaj kelkdek jaroj. Tamen kompare kun evoluintaj landoj, Ĉinio devas plibonigi sistemon kaj leĝojn por novigkapablo, precipe en intelekta proprieto kaj patento.

 

    Procesoj

 

    En la lastaj jaroj procesoj pri intelekta proprieto malpliiĝis, tamen ili ankoraŭ malhelpas teknikan kunlaboron kaj komercon inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĉinaj firmaoj ofte perdis la procesojn. La usona advokatejo Jones Day montris, ke inter la 22 ekonomiaj kazoj publikigitaj de usona justico en marto 2014, 19 rilatis al ĉinoj aŭ ĉinaj firmaoj, kaj la usona flanko ofte gajnis tiajn procesojn.

 

    Kvalito kaj sistemo

 

    En la pasintaj 30 jaroj, la nombro de patent-petoj far Ĉinio kreskis J-forme. En 2011 patent-petoj de Ĉinio superis Usonon, tamen tio ne signifas, ke novigkapablo de Ĉinio superis Usonon. Chen Chi, partnero de ŝanhaja oficejo sub la advokatejo Jones Day, diris: "La nombro de patent-petoj de Ĉinio kreskas, tamen ilia kvalito devas esti urĝe plibonigita."

 

    Maltrankviligaj estas regado, funkcio kaj konvertiĝo de patentoj en la malantaŭa fazo. Lastatempe Ĉina Patent-Informa Centro raportis, ke en 2016 eksvalidiĝo de patentoj en ĉinaj universitatoj kalkuliĝis al 67 mil kaj en iuj universitatoj ili superis pli ol 20%, ĉefe pro nepago de jara kotizo.

 

    Sistemo

 

    En medikamenta kampo, reformado de Ĉina Administracio por Manĝo kaj Drogo estas modela. Ĝiaj novaj politikoj laŭgrade proksimiĝas al la internaciaj normoj, kaj oni plifortigas protekton de intelekta proprieto.

 

    Ĝenerale, kadre de la strategio por konstruado de novtipa ŝtato, ĉinoj devas havi kompletan sistemon por protekto de intelekta proprieto, emfazi kvaliton de novigo, enkonduki pli da privataj investoj al teknika merkato, malfermi novajn kanalojn kaj malaltigi riskon kaŭzitan de ili, tiel ili povas fariĝi konstanta movforto por novigkapablo de Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio