Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vojaĝantoj el ĉina landinterno al Hongkongo kreskis de 2,3 milionoj ĝis 42 milionoj en 20 jaroj
2017-06-15
 

    Lastatempe en Pekino Hongkonga Turisma Administracio okazigis gazetaran konferencon ĉe la 20-jariĝo de reveno de Hongkongo al sia patrolando Ĉinio.

 

    Post la reveno de Hongkongo al Ĉinio, la kvanto de vojaĝantoj el la ĉina landinterno 18-obliĝis, de 2,36 milionoj en 1997 ĝis 42,77 milionoj en 2016.

 

 

    Vic-ĝenerala direktoro de la turisma administracio Becky Ip diris en la konferenco: "20-jariĝo de la reveno de Hongkongo al Ĉinio estas grava ŝanco por integriĝo de la turisma administracio, turisma rondo kaj podetala industrio de Hongkongo. Pli grave, ke ni povas prezenti al turistoj pli belan Hongkongon."

 

    Ŝi diris, ke la drasta kresko de nombro de vizitantoj el la ĉina landinterno al Hongkongo estas la ĉefa movforto de rapida kresko de turisma merkato de Hongkongo. En la lastaj 20 jaroj, trajtoj kaj bezonoj de vizitantoj el la ĉina landinterno konstante ŝanĝiĝis. En la estonteco Hongkongo ne blinde sekvos la nombran kreskon, sed plibonigos servojn al siaj vizitantoj.

 

    Danke al 20-jariĝo, la administracio alvokis ĉefajn partnerojn el diversaj kampoj de la du flankoj, inkluzive de vojaĝ-platformo Alitrip kaj pag-platformo Alipay sub la kompanio Alibaba, kaj la flugkompanioj Cathay Pacific, Hong Kong Airlines, Air China kaj China Eastern, doni al konsumantoj el la ĉina landinterno, precipe tiuj el 25 urboj, kiuj havas rektajn flugojn al Hongkongo, rabatojn por flugbiletoj, turismaj itineroj ktp.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio