Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Por la unua fojo la homaro plantos terpomojn sur la luno
2017-06-14
 

    En 2018 Ĉinio lanĉos la lun-sateliton Chang'e-4, kiu atingos la dorsan flankon de la luno kie homa satelito neniam estis ĝis nun. La taskoj de scienca esplorado inkluzivos la efektivigon de mikro-ekosistemo sur la luno, kiu estos unuafoje sendita al la spaco kiel unu el la pasaĝeroj de Chang'e-4. Tio estos la unua biologia eksperimento sur la luno.

 

    La mikro-ekosistemo sur la luno estos cinlindra poto farita per speciala aluminia alojo. Oni metos en la poton semojn de terpomo kaj de la planto Arabidopsis thaliana, kokonojn de silkraŭpo, teron, akvon, aeron kaj esplorajn ekipaĵojn kiaj fotilo, inform-transsenda sistemo ktp..  

 

    Malsame ol la eksperimento de NASA en ĝia kosmostacio kie floris la unua floro en la kosma spaco, la ĉi-foja eksperimento estos farata en la loko je 380 mil kilometroj for de la tero, multe malproksima ol la internacia kosmostacio, je pli ol 300 kilometroj for de la tero. Kaj la medio sur la luno estas pli komplika ol tiu en la internacia kosmostacio. Laŭ Zhang Yuanxun, ĉefa projektisto de la Centro pri Esplorado en Profunda Kosmospaco, diris ke estas unu flanko kiu ne rekte frontas la teron kaj tiel relajsa satelito estas necesa por sendi mesaĝojn al la tero. Sur la senaera luno la temperaturo estas 100℃ dum la tago kaj -100℃ dum la nokto. Krome la eksperimento alfrontos aliajn malfacilojn kiaj mikrogravito, forta sunradio, kolizio kun alt-energiaj partikloj. Tiel la eksperimento montriĝos tre malfacila kaj samtempe tre valora.

 

    En ĉiu dua horo la fotilo de la satelito faros fotojn kaj periode sendos ilin al la tero. Per tiuj fotoj oni analizos kiel vivaĵoj kreskas. Se normale okazos la tuta kreskoprocezo de semoj inkluzive de burĝonado, kreskado, florado kaj tiu de silkraŭpaj larvoj inkluzive de elkoviĝo, kreskado kaj transformiĝo al papilio, tio sugestos ke la loĝado de homoj sur la luno ne estos ne-efektivigebla revo. Kaj se la eksperimento estos sukcesa, ĝi donos teorian garantion kaj metos fundamenton por la estonta loĝado de homoj sur la luno.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio