Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gvidantoj de Ĉinio kaj Kazaĥio faris paroladojn pri la fotoalbumo Belaj Ĉinio kaj Kazaĥio
2017-06-09
 

    La 6-an de junio en Astano okazis la lanĉo de la fotoalbumo Belaj Ĉinio kaj Kazaĥio, kiu estas kune eldonita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj de Kazinform, la internacia novaĵ-agentejo de Kazaĥio. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj kazaĥa prezidento Nursultan Abishevich Nazarbayev respektive faris paroladon pri la fotoalbumo. En la fotoalbumo estas pli ol 200 zorge elektitaj fotoj faritaj de fotistoj kaj de Ĉinio kaj de Kazaĥio. La fotoj montras la belecon de la naturo kaj de la historio de Ĉinio kaj Kazaĥio, kaj ligiĝon de montoj kaj riveroj de la du landoj kaj ankaŭ la fruktojn de la dulandaj kunlaboroj sub la iniciatoj "La Ekonomia Zono sur la Silka Vojo" kaj "La Brila Vojo".

 

    En la parolado Xi Jinping diris, ke 2017 estas la 25-a jaro depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio, kaj ankaŭ por la unua fojo Kazaĥio okazigas "la turisman jaron de Ĉinio". Ĉinio kaj Kazaĥio kunlaboris por eldoni la fotoalbumon, kiu prezentas ne nur naturajn kaj kulturajn pejzaĝojn de la du landoj, sed ankaŭ la amikecon inter Ĉinio kaj Kazaĥio al la tuta mondo. Pro tio la fotoalbumo havas gravan signifon.

 

    Nursultan Abishevich Nazarbayev rimarkigis, ke la kuranta jaro estas "la turisma jaro de Ĉinio" en Kazaĥio, kiu pliprofundigos la reciprokan komprenon de la dulandaj popoloj kaj tradician amikecon inter la du landoj. La fotoalbumo belege ilustras diversajn atingojn de Ĉinio kaj Kazaĥio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio