Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiom da poentoj la roboto povas ricevi, se ĝi partoprenas en la komuna enir-ekzameno de la ĉinaj universitatoj?
2017-06-08
 

    En la 7-a de junio, la unua tago de la komuna enir-ekzameno de la universitatoj en Ĉinio, en la Alt-teknika Zono de Chengdu estis speciala kandidato, kiu ekzameniĝis pri la matematiko. Ĝi estas la roboto "AI-MATHS" evoluigita de la Alt-teknika Zono de Chengdu.

 

    La tekniko uzata en AI-MATHS estas parto de la nacia projekto 863. Laŭ preskribo de la projekto la roboto partoprenis en la ekzameno sen konekto al la reto, la datumbazo de la ekzameno kaj tiu pri fakuloj. La celo de la aktiveco estas igi roboton imiti la logikan rezonadon de homo por solvi problemojn.

 

    La roboto estis ekzamenita per du specoj de matematika ekzameno: la matematika papero por pekinaj liberalaj studentoj kaj tiu por liberalaj studentoj en tiuj lokoj, kie ne estas la speciala papero. Por ĉiu de la du paperoj la provizita tempo estas 120 minutoj kaj la plej alta noto estas 150 poentoj. La roboto bezonis 22 minutojn por la unua ekzameno kaj 20 minutojn por la dua, kaj sukcesis ricevi 105 kaj 100 poentojn respektive.

 

    Lin Hui, la kreinto de la roboto, diris, ke la plej grava malfacilaĵo en la evoluigo estis igi roboton kompreni la homan lingvon.

 

    La roboto estas malforta en analizado de informoj kaj komprenado de la homa lingvo, sed ĝia kapablo estas elstara en pruvado.

 

    Hu Guoping, direktoro de la esplor-instituto de la ĉina firmao iFlytek kaj la respondeculo de la projekto, klarigis, ke la matematika demando estas bona maniero por ekzameni la kapablon de roboto en lingva kompreno kaj logika rezonado. Ĝia ĉi-foja atingo proksimas al la atendita rezulto de 110 poentoj, kaj la ĉi-foja ekzameno montras la komencan atingon de la projekto. Laŭraporte la speciala esplorteamo daŭre plibonigos la sistemon de artefarita inteligenteco. Estas antaŭvidate, ke la projekto finiĝos en la fino de tiu ĉi jaro.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio