Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj esperantistoj subskribis por seula UK
2017-06-08
 

    Matene de la 3a de junio en la Ŝton-Kultura Domo Handaotang (Huainan-a bazloko de Esperanto-aktivecoj de Anhui-a Esperanto-Asocio) en la urbo Huainan de Anhui-a provinco, Anhui-a Esperanto-Asocio okazigis aktivecon de subskribado sur propaganda rubando por bonvenigi la 102an UK-on.

 

 

    S-ro Li Guoxuan, vicprezidanto de la provinca Esperanto-asocio, prezidis la eventon.

 

 

    En la nomo de la provinca Esperanto-asocio, Li esprimis sinceran dankon kaj bonvenigon al la novaj kaj malnovaj esperantistoj, ŝatantoj kaj subtenantoj de Esperanto, kiuj partoprenis en la evento. Poste li detale prezentis la preparadon de la 102-a UK-o, kaj ĉiuj partoprenantoj serioze subskribis sian nomon sur la rubandon por esprimi anticipan gratulon al la 102a UK.

 

 

    S-ro Liu Daoyuan, direktoro de la Ŝton-Kultura Domo Handaotang, diris, ke li plue subtenos la aktivecojn de la provinca Esperanto-asocio.

 

 

    Fine ĉiuj partoprenantoj kunfotiĝis kun la propaganda rubando.

 

 
 

(Raportis Li Guoxuan)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio