Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas Kazaĥion
2017-06-07

    Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev havas profundan amikecon, kaj ili kune manĝis milikaĉon kaj peklaĵon.

 

 

    La 8an de septembro 2013 la dulandaj gvidantoj kune flugis al Almato, ekonomia kaj kultura centro de Kazaĥio, dum la unua vizito de prezidanto Xi al Kazaĥio. En la aviadilo ili kune manĝis milikaĉon kaj peklaĵon, kaj ĝoje interparolis post matenmanĝo. Nursultan Nazarbayev diris, ke li sentis sin kiel hejme kiam li eniris la aviadilon.

 

 

    Post pli ol unu jaro, en majo 2015, prezidanto Xi faris duontagan viziton al Kazaĥio post voĉdonado por elekto de kazaĥa prezidento. Li estas la unua fremdlanda gvidanto, kiu vizitis Kazaĥion post reelektiĝo de Nursultan Nazarbayev kiel prezidento.

 

    En la vizito prezidanto Xi emfazis, ke Ĉinio volas puŝi kupliĝon de la konstruado de la ekonomia zono sur la Silka Vojo kaj la nova ekonomia politiko Brila Vojo de Kazaĥio kaj efektivigi prosperon de la du landoj surbaze de egaleco kaj reciproka profito.

 

    Ĉi-foje lia vizito daŭros de la 7a ĝis la 10a de junio. Dume li ĉeestos la 17an Kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la inaŭguron de la Astana Monda Ekspozicio.

 

    La dulandaj gvidantoj partoprenos ankaŭ videokonferencon pri transporto inter Ĉinio kaj Kazaĥio, ceremonion pri dokumentaj subskriboj en la kampoj de komerco, financo kaj akvoutiligo, kaj diskutos pri politiko, komerco, transporto, energifonto kaj financo. La riĉaj fruktoj aldonos novan movforton al ĉin-kazaĥaj rilatoj.

 

    Tio estas la tria vizito de prezidanto Xi al Kazaĥio en la lastaj kvar jaroj.

 

    Kun 2724,9 mil kvadrataj kilometroj, Kazaĥio estas la monde plej granda senmarborda lando kaj la plej granda lando en Centr-Azio.

 

    Ĉinio antaŭenpuŝas kunlaboron kun Kazaĥio por multaj jaroj. En la lastaj jaroj la dulandaj rilatoj konservis kreskantan tendencon en diversaj kampoj. Estas 51 projektoj pri kunlaboro de produktkapablo je la sumo de 26 miliardoj da usonaj dolaroj. Ili inkludas metalurgion, petrokemion kaj maŝinfabrikadon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio