Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En la listo de BrandZ pri la 100 monde plej valoraj markoj por 2017 avancis la posedanto de ĉinaj kontakt-aplikaĵoj WeChat kaj QQ
2017-06-07
 

    La 5-an de junio la kompanioj WPP kaj Millward Brown publikigis la liston de la 100 monde plej valoraj markoj. En la listo la 5 pintaj markoj venas de la usona Silicia Valo. Inter ili Google ĉampioniĝis anstataŭ Apple, ĝin sekvas Apple, Microsoft, Amazon kaj Facebook. Inter la 10 pintaj markoj, 9 apartenas al scienc-teknikaj kompanioj, kaj la sola ne-scienc-teknika estas McDonald's; krom Tencent, ĉina kompanio, ĉiuj aliaj estas usonaj.

 

    Tencent estas privata kompanio el Ĉinio. WeChat kaj QQ, la du plej multe uzataj servoj de sociaj retoj (inkluzive de komputilaj programoj kaj poŝtelefonaj aplikaĵoj) de ĉinoj, estas produktaĵoj de tiu ĉi kompanio. Nun Tencent havas la plej altan merkatan valoron en Azio. Laŭ la listo BrandZ, la valoro de la marko Tencent altiĝis je 27%, la altiĝo de la prezo de ĝia akcio superis 40%, la merkata valoro de Tencent eniris en la liston de la 10 plej valoraj. Do, nun ĝi sidas kiel la 8-a sur la listo, malantaŭ la usona grupo ExxonMobil. Tio estas la unua fojo por Tencent trovi sin inter la 10 pintaj markoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio