Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La strando de forĵetitaj vitropecoj en Rusio
2017-06-02
 
 

    Fakuloj avertas, ke la strando de vitropecoj en Vladivostoko de Rusio, unu el la plej eksterordinaraj strandoj en la mondo, malaperos en 20 jaroj, se al ĝi ne estos aldonitaj "freŝaj" vitrorubaĵoj. La strando iam estis loko, kie diversaj boteloj de vodko, brando kaj biero, ladskatoloj kaj ceramikaĵoj estis forĵetitaj dum la periodo de Sovetunio.

 

 

    Kun la paso de tempo la ondo de la maro iom post iom dispecigis la botelojn kaj poluris la akran randon de tiuj vitrorubaĵoj. Longe poste tiuj fragmentoj fariĝis glataj kaj rondaj kiel rulŝtonoj, kaj brilas per diversaj koloroj sub la suno. Pro tio la strando nun fariĝis mondfama vidindaĵo.

 

 

    Prof. Petr Brovko, fakulo pri tiu ĉi strando, diris, ke naturo korektis la eraron de homoj, kaj lasis sur ĝi sian propran markon. Nun la fragmentoj estas dikaj averaĝe je 6 anglaj coloj. La strando ĉiusomere altiras milojn da turistoj kaj tamen, se pli da boteloj ne estos aldonitaj kaj turistoj daŭre forportos vitropecojn kiel memoraĵon, la strando povos malaperi en 20 jaroj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio