Rekordoj de ĉinaj altrapidaj trajnoj |
2017-06-01 |
En 2007 la blanka trajno Harmonio unuafoje kuris en Ĉinio.
En dek jaroj la altrapida trajno jam fariĝis "ŝtata nomkarto" de Ĉinio. Ĝis la fino de 2016 altrapidaj fervojoj havis 22 mil kilometrojn da longo, okupante 65% de la longo de altrapidaj fervojoj en la mondo.
Ni resumu la rekordojn de la altrapidaj fervojoj kaj trajnoj!
La unua altrapida fervojo
![]() La pasaĝera fervojlinio inter Qinhuangdao kaj Shenyang estis ekkonstruita en la 16a de aŭgusto 1999 kaj ekfunkciigita en la 12a de oktobro 2003. Kun longo de 404 kilometroj kaj dezajnita rapido de 200 kilometroj hore ĝi estas efektive la unua altrapida fervojo de Ĉinio, kaj ĝi helpis akumuladon de spertoj por la fervojlinio inter Pekino kaj Ŝanhajo.
Rapido de 350 kilometroj
![]() En la 1a de aŭgusto 2008, antaŭ la malfermo de la Pekinaj Olimpikoj, ekfunkciis la altrapida fervojlinio inter Pekino kaj Tianjin kun la rapido de 350 kilometroj hore.
Alta normo
![]() En junio 2011 ekfunkciis la altrapida fervojlinio inter Pekino kaj Ŝanhajo. Ĝi estas la plej longa altrapida fervojlinio, kiu estis finita post senĉesa konstruado, kaj havas la plej altan normon. Kun longo de 1 318 kilometroj ĝi iras tra Tianjin, Hebei, Shandong, Anhui kaj Jiangsu, kaj kondukas al du ekonomiaj zonoj, Bohai-a kaj Jangzi-delta.
Plej longa fervojlinio
![]() La 26an de decembro 2012 ekfunkciis la monde plej longa altrapida fervojlinio inter Pekino kaj Guangzhou. Longa je 2 298 kilometroj, ĝi pasas tra Shijiazhuang, Zhengzhou, Wuhan, Changsha kaj aliaj lokoj kun dezajnita rapido de 350 kilometroj hore.
Altrapida fervojo por frosta regiono
![]() La 1an de decembro 2012 ekfunkciis la monde unua altrapida fervojlinio por frosta regiono. La linio inter Harbino kaj Dalian kun longo de 921 kilometroj ligas la ĉefajn urbojn de la tri provincoj en nordorienta Ĉinio.
Rapido de 200 kilometroj hore
![]() La unuaj altrapidaj trajnoj Lanjian kun dezajnita rapido de 200 kilometroj hore estis disvolvitaj en 2000.
Trajno Harmonio
![]() La 18an de aprilo 2007 la kompanio Ĉina Fervojo faris la sesfojan rapidigon de siaj trajnoj, kaj ekfunkciigis la altrapidan vagonaron Harmonio kun maksimuma rapido de 250 kilometroj hore.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |