Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La negoc-sumo de la elektronika komerco en Ĉinio okupis preskaŭ 40% de tiu de la tutmonda merkato
2017-06-01
 

    Kiam ĉinaj retumantoj abonis aŭ mendis ion interrete, ili tute ne atendis, ke ilia aĉetado jam faris Ĉinion la plej granda merkato de la elektronika komerco en la tuta mondo dum multaj jaroj sinsekvaj. Laŭ la raporto pri la ĉina elektronika komerco en 2016 publikigita de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, lastjare la negoc-sumo de la ĉina elektronika komerco estis 26.1 duilionoj da juanoj, altiĝinte je 19.8% kompare kun tiu de la sama periodo en la antaŭa jaro. La totala negoc-sumo okupis 39.2% de tiu de la tutmonda merkato. De multaj jaroj sinsekvaj Ĉinio daŭre tenas la pozicion de la plej granda merkato de interreta detalado en la tuta mondo.

 

    La raporto montras ankaŭ, ke realiĝis nova trarompo en la merkato de la servado de la elektronika komerco rilate al la skalo, tiel ke la totala negoc-sumo atingis 2.45 duilionojn da juanoj, altiĝinte je 23.7% kompare kun tiu de la sama periodo en la antaŭa jaro. Inter la konsumaĵoj, la plej multe venditaj konkretaj objektoj estis vestoj, hejmaj necesaĵoj kaj ornamaĵoj, hejmaj aparatoj, poŝtelefonoj kaj aliaj ciferecaj ekipaĵoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, produktaĵoj por patrinoj kaj beboj kaj aliaj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio