Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial freneze kreskas la negoca prezo de bitmono?
2017-05-27
 

    La 24-an de majo la valoro de unu bitmono, virtuala cifereca valuto, superis 2.4 mil usonajn dolarojn kaj rompis rekordon en la historio. Ekde tiu ĉi jaro la negoca prezo de bitmono daŭre plialtiĝas kaj la akumula kresko jam superis 150%. "Kiom da dolaroj valoras bitmono hodiaŭ?", jam fariĝis nov-stila saluto de nuntempaj uzantoj de la cifereca valuto.

 

    Kio kaŭzas tiom frenezan kreskon de bitmono?

 

    Unue, la ŝrumpiĝo de la merkata proponado estas ŝlosila faktoro por influi la negocan prezon de bitmono. En januaro 2009, kiam la sistemo de bitmono estis kreita, ĝia kreinto limigis la tutan kvanton de tiu ĉi cifereca valuto al 21 milionoj da bitmonoj. Nun la uzata kvanto jam atingis 16 milionojn, kio estas pli ol 75% de la totala kvanto. De la perspektivo de cirkulado, kun la paso de tempo la stimulo por negoco de bitmono povas esti duonigita en ĉiu kvara jaro kaj malpliiĝis de 50 en 2009 ĝis 12.5 nuntempe. Tio rekte influis la cirkulan kvanton de bitmono responde al mendado kaj ankaŭ kresko de ĝia prezo.

 

    Sekve, la negoca sistemo de bitmono estis ĝisdatigita kaj tio pligrandigis la konfidon flanke de la riskokapitaloj kaj de la spertaj aĉetantoj, tiel ke la prezo de bitmono rapide krekis dum la mallonga tempo.

 

    La rapida kresko de la prezo de bitmono ŝuldiĝas ankaŭ al subteno de registaroj. En kelkaj landoj la esplorado kaj evoluigo de la sistemo de la cifereca valuto estas subtenataj de la registara politiko, kontribuante al la plialtiĝo de la negoca prezo de bitmono.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio