Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunsido memorfestis 20-jariĝon de efektivigo de baza leĝo de Hongkongo
2017-05-27
 

    Matene de la 27a de majo en la Popola Halo de Pekino okazis kunsido memore al la 20-jariĝo de efektivigo de la Baza Leĝo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono.

 

    Zhang Dejiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, faris parolon en la kunsido.

 

    Li emfazis, ke en la lastaj 20 jaroj la centra registaro kaj la Hongkonga Speciala Administra Regiono akiris multajn regulajn konojn kaj utilajn spertojn.

 

    Li atentigis, ke la politiko "unu lando, du sistemoj" estas grava parto de socialismo kun ĉinaj trajtoj, grava enkorpigo de modernigo de ŝtataj regsistemo kaj regkapablo kaj grava enhavo por efektivigo de granda releviĝo de la ĉina nacio.

 

    Li diris, ke oni devas senŝanceliĝe, ĉiuflanke kaj precize plenumi la bazan leĝon; fortigi propagandon kaj edukadon pri la leĝo kaj konservi ĝian aŭtoritaton; plibonigi sistemojn kaj mekanismojn rilatajn al la baza leĝo kaj pli multe esplori ĝian teorion por kompletigi ĝian teorian sistemon.

 

    La kunsidon ĉeestis ĉirkaŭ 150 homoj, inkluzive de respondeculoj de koncernaj sekcioj de la ĉina centra registaro kaj guangdong-provinca registaro, membroj de la Komitato por la Baza Leĝo de Hongkongo sub la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio