Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial la monto Tiantai en Zhejiang-provinco fariĝis senpage vizitebla?
2017-05-26
La pitoreskejo Guoqing de la monto Tiantai
 

    Lastatempe la gubernio Tiantai de Zhejiang-provinco, la unua loko kiun vizitis Xu Xiake, fama ĉina geografo de Ming-dinastio (1368-1644), anoncis, ke ekde la 19-a de majo la pitoreskejo Guoqing, parto de la 5A-nivela nacia pitoreskejo Monto Tiantai, fariĝos senpage vizitebla. La pitoreskejo Guoqing tiel fariĝis la tria senpaga 5A-nivela pitoreskejo en Zhejiang-provinco post la Okcidenta Lago kaj la iama loĝejo de Lusin, fama ĉina verkisto.

 

La pitoreskejo Guoqing de la monto Tiantai
 

    La pitoreskejo Guoqing estas unu el la nepre vizitindaj lokoj de la monto Tiantai, kaj la enspezo de la enirbiletoj estis ĉirkaŭ 20 milionoj da juanoj ĉiujare. Kian influon al la pitoreskejo donos la fakto, ke nun oni povas senpage viziti la lokon?

 

    Por la disvolviĝo de turismo tre gravas altiri pli grandan nombron da turistoj. La senpaga vizitebleco certe altiros pli da vizitantoj. Evidente, se enirbileto fariĝas ne necesa, oni volas viziti pli da lokoj kaj tiel longigas la tempon de restado. Tio ludos gravan rolon por stimuli ĉenon de konsumado inkluzive de transportado, manĝado, aĉetado kaj loĝado.

 

    Laŭraporte, se ĉiu vizitanto al Hangzhou restus en la urbo 24 horojn pli longe ol nun, la totala jara turisma enspezo de Hangzhou kreskus je 10 miliardoj da juanoj. La jara enspezo de la pitoreskejo Nanhuang pri antikva vojo en la gubernio Tiantai eĉ kreskis post kiam la vizito al la loko fariĝis senpaga. En la lasta jaro 500 mil turistoj vizitis la pitoreskejon. La vendado de agrikulturaj produktaĵoj kaj ofertado de turisma restado en kamparanaj familioj ebligis al lokaj kamparanoj enspezi pli ol dek milionojn da juanoj.

 

    La situacion bone klarigas la vortoj de Guan Wenxin, kompartia sekretario de la gubernio Tiantai, kiu diris: "Farante viziton al la pitoreskejo senpaga ni esperas, ke tio helpos al ni altgradigi la komercan modelon de la turismo kaj antaŭenpuŝi la disvolviĝon de la servo-industrio."

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio