Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La luksa krozŝipo "Majesta Princino" vin invitas proksime sperti la ĉinan kulturon
2017-05-24
 

    "Majesta Princino" estas luksa krozŝipo plena de ĉinaj kulturaj elementoj, speciale produktita por Ĉinio de la Krozado Princino, branĉa kompanio de la Grupo Karnavalo.

 

 

    La 21-a de majo estis la eknaviga tago de la krozŝipo kaj ankaŭ la tago de ekfunkciiĝo de la navigada linio de la mara Silka Vojo. La Ĉina Asocio pri Amikeco kun Fremdaj Landoj utiligis la ŝancon por bone kaj vigle rakonti rakontojn pri Ĉinio. Tiucele la organizaĵo kune kun la Grupo Karnavalo okazigis la aktivecon "Ni rakontu rakontojn pri Ĉinio laŭ la mara Silka Vojo": t.e. rakonti rakontojn pri Ĉinio en la krozŝipo naviganta laŭ la mara Silka Vojo.

 

 

    Dum 37 tagoj ekde la 21-a de majo ĝis la 26-a de junio, la krozŝipo kun ĉinaj elementoj, ekirinte de Romo de Italio, trapasos Italion, Grekion, la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Hindion, Srilankon, Malajzion, Tajlandon kaj Ĉinion. La ŝipo tiel spuros la iaman itineron de la antikva mara Silka Vojo.

 

 

    Oni esperas, ke novaj formoj inkluzive de muziko, dancoj, prezentaĵoj, bongustaĵoj, pentraĵoj kaj kantoj vigle prezentos al la mondo Ĉinion kaj rakontojn pri la Silka Vojo. Oni esperas ankaŭ, ke la krozŝipo fariĝos ŝipo de la amikeco por interkonatiĝo, interkompreno kaj interkomunikado, kaj moviĝanta halo por prezenti, spertigi kaj sentigi la ĉinan kulturon. Estas atendate, ke la ŝipo antaŭenpuŝos la interkomunikadon de la koro inter la popoloj de diversaj landoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio