Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio provas bone reguligi la uzadon de kunluaj bicikloj
2017-05-22
 

    Laŭ nekompleta statistiko nun estas pli ol 30 kompanioj pri la kunluaj bicikloj, entute pli ol 10 milionoj da tiaj bicikloj sur la stratoj, kaj la registritaj uzantoj jam superis 100 milionojn. La biciklo ofertas rimedon de la lasta parto de nia veturado, reduktas trafikan ŝtopiĝon, kaj antaŭenpuŝas la disvolviĝon de la kundivida ekonomio. Samtempe aperas pluraj problemoj kiaj malorda lasado, manko de bonaj funkciigo kaj tenado, estiĝo de iuj kompanioj senrespondecaj, kaj risko al mono kaj privataj informoj de la uzantoj.

 

    Por kuraĝigi kaj reguligi la disvolviĝon de la kunluaj bicikloj, en la 22-a de majo la Ministerio pri Transportado de Ĉinio publikigis malneton de gvidlinio pri la kuraĝigo kaj reguligo de la uzado de kunluaj bicikloj por peti opiniojn el la publiko. Oni povas submeti sian opinion al la ministerio dum la sekvantaj du semajnoj. La gvidlinio kuraĝigas la publikon partopreni en la kuna reguligo, en kiu la kompanioj pri la kunluaj bicikloj servu kiel la ĉefaj agantoj, la registaro kiel la superrigardanto kaj diversaj sektoroj de la socio kiel kunaj partoprenantoj. Per tiuj manieroj oni esperas, ke oni bone protektos la rajtojn de la konsumantoj kaj malhelpos al la rilataj kompanioj facilanime transdoni riskon al la unuaj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio