Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis la Kulangsu-Galerio de Eksterlandaj Artefaktoj el la Kolekto de la Muzeo de la Imperiestra Palaco
2017-05-18
 

    Post pli-ol-du-jara penema preparado la Kulangsu-Galerio de Eksterlandaj Artefaktoj el la Kolekto de la Muzeo de la Imperiestra Palaco oficiale malfermiĝis en la 13-a de majo en Gulangyu de la urbo Xiamen de la provinco Fujian. Tio estas la unua branĉa muzeo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco, kiun starigis loka registaro.

 

 

    Unu el la plej specialaj karakterizaĵoj de la kolekto estas, ke granda parto de la ekspoziciaĵoj estas el diversaj landoj aŭ regionoj kiaj Britio, Francio, Germanio, Svislando, Rusio, Italio, Aŭstrio, Bulgario, Usono, Japanio, Korea Popol-Demokratia Respubliko kaj aliaj.

 

 

    En la muzeo estas aŭtomata sistemo, kiu donas klarigojn en la ĉina kaj angla lingvoj. Ankaŭ laboras specialaj ĉiĉeronoj kiuj klarigas la ekspoziciaĵojn ne nur ĉine kaj angle, sed ankaŭ en la loka Minnan-dialekto de la ĉina.

 

    Alia karakterizaĵo estas, ke la muzeo modifas la klarigojn laŭ postulo de vizitanto. Vizitanto povas peti ĉiĉeronon adapti la enhavon al la deziroj de la unua. La klarigoj por studentoj povas esti facile kompreneblaj, tiuj por ordinaraj vizitantoj ĝeneralaj, kaj tiuj por fakuloj kaj kleruloj profunde fakaj.

 

    La sekcio pri la origino de la ekspoziciataj artefaktoj montras al la vizitantoj kiel oni kolektis kaj konservas tiujn eksterlandajn artefaktojn. Kun la helpo de lumo, elektro kaj videoaparato oni povas transsalti la tempon kaj la spacon.

 

    La sekcio pri sciencteknikaj atingoj ekspozicias la aplikadojn de sciencoj kaj teknikoj en la palaco de Qing-dinastio (1644-1911).

 

    La sekcio pri porcelanaĵoj prezentas porcelanaĵojn el diversaj landoj. Ne nur estas okcident-stilaj porcelanaĵoj faritaj en okcidentaj landoj mem sed ankaŭ iliaj imitaĵoj faritaj en Japanio kaj aliaj landoj.

 

 

    Ankaŭ la sekcio pri "elegantaj mebloj" plivastigas vian horizonton. Estas ventosonoriloj konsistantaj el treditaj arĝentaj moneroj de Rusio, delikataj horloĝoj kaj rafinitaj ornamaĵoj ktp. Ili venis el kelkaj palacoj de la Imperiestra Palaco kaj aliaj imperiestraj ĝardenoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio