Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping kaj Rodrigo Duterte atestis la subskribon de la memorando pri kunlaborado inter ĈIEG kaj filipina Prezidenta Oficejo pri Komunikado
2017-05-16

    Posttagmeze de la 15-a de majo en la Popola Halo de Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj filipina prezidento Rodrigo Duterte atestis la subskribon de la memorando pri kunlaborado en la kampo de gazetaro kaj eldonado fare de prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) Zhang Fuhai kaj filipina sekretario de la Prezidenta Oficejo pri Komunikado Martin Andanar. La subskribo de la memorando estas unu el la gravaj atingoj de la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. Ĝi fariĝis ankaŭ unu el la praktikaj paŝoj por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la ĉina kaj filipina ŝtatestroj en oktobro 2016 por la plenampleka disvolvigo de la dulandaj rilatoj kaj antaŭenpuŝo de la kunlaboroj en diversaj kampoj.

 

    La enhavo de la memorando inkludas jenajn punktojn: interŝanĝoj de laborantoj, t.e. reciproka sendado de laborantoj al ŝtataj amaskomunikiloj de la alia flanko por laboraj interŝanĝoj; kunlaboroj pri la enhavo, t.e. regulaj interŝanĝoj de la enhavo de novaĵoj en la formo de manuskriptoj ks, kaj ilia publikigo en ĵurnaloj, gazetoj, retejoj de ambaŭ flankoj por bone prezenti la disvolviĝon de la alia flanko en la kampoj politika, ekonomia, socia, kultura ktp; kunlaboroj en eldonado, t.e. reciproka rekomendado de libroj por tradukado kaj postaj kunaj eldonado kaj distribuado.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio