Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanta artotrupo de Xinxiang faris sian unuafojan prezentadon
2017-05-12
 

    En la periodo de la ferioj por la Internacia Tago de Laboro, sur la pilkoludejo de la loka kompanio Xinxiang-a Aviada Industria Grupo okazis la unuafoja prezentado de Esperanta artotrupo por alvoki al la socio alte taksi la gloron kaj belecon de laborado. La kompanio sin trovas en la urbo Xinxiang, Henan-provinco, centra Ĉinio. La du prezidantoj respektive uzis la ĉinan lingvon kaj Esperanton. Jia Rongxia, ĝenerala sekretario de la Xinxiang-a Esperanto-Asocio anoncis la programerojn Esperante, kaj disdonis materialojn pri la lingvo al la spektantoj. La prezentado ne nur fariĝis okazo por danki al laborantoj, sed ankaŭ bona ŝanco por diskonigi Esperanton.

 

 
 

    La artotrupo, kun 3 artoteamoj, estas la suba organizo de la Xinxiang-a E-asocio. La prezidanto de la asocio Liu Jiahe ankaŭ estras la trupon. La prezentado de la artotrupo efektiviĝis en la kunlaboro kun aliaj artaj trupoj.

 

Raportis: Liu Jiahe

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio