Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xiao Bing, artefarita inteligenteco, gvidas vin en Dunhuang
2017-05-12
 

    Nuntempe pli kaj pli rapide disvolviĝas informadiko kaj robotiko en kombino. En la lasta jaro ekfunkciis la artefarita inteligenteco Xiao Bing, kiu prezentas al turistoj diversajn historiajn vizitindejojn de Dunhuang, Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio. La nova ĉiĉerono tuj fariĝis populara inter la vizitantoj.

 

 

    Kvankam Xiao Bing ĵus ekfunkciis, ĝi tamen jam memoras la tutan enhavon de la milpaĝa enciklopedio pri Dunhuang, kaj samtempe faras profundan studadon pri homa-komputilaj interagoj kaj ankaŭ absorbas novajn informojn el interreto. Xiao Bing laboras 24-hore kaj prenas sur sin la gravajn taskojn helpi la kulturheredadon kaj antaŭenigi la konservadon de kulturaj heredaĵoj. Pere de la konversacioj kun Xiao Bing povas esti disvastigataj ĉiuspecaj scioj kaj temoj pri Dunhuang, kiuj rilatas al ĝiaj kulturo, historio, turismo, akademia esplorado kaj aliaj. Laŭ statistiko, ĉiujare Xiao Bing povas helpi minimume 2 milionojn da personoj por konatiĝi kun la antikva kaj mistera historio de Dunhuang.

 

    Wang Xudong, direktoro de Dunhuang-Akademio de Ĉinio, diris, ke la evoluigo kaj funkciigo de Xiao Bing fariĝis nova maniero por disvastigi la tradician kulturon de Dunhuang per la platformo de interreto, kaj la roboto estas aparte ŝatata de gejunuloj.

 

Redaktoro:Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio