Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"La Zono kaj Vojo" profitigas Mez-Orienton
2017-05-10
Ministro Katz konigas pri fervoja disvolvado de Israelo.
 

    Israelo estas grava lando laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kaj subtenanto de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Antaŭ nelonge Ĉina Ĵurnalista Asocio vizitis Israelon por la temo "La Zono kaj Vojo", kaj ekskluzive intervjuis Kats, israelan ministron pri transporto.

 

    Katz diris, ke Israelo, ĉe la limo inter Azio, Afriko kaj Eŭropo, povas bone integriĝi kun la iniciato. Dum la lastaj jaroj pliiĝis kunlaboro inter Israelo kaj Ĉinio en trafiko kaj konstruado de aliaj infrastrukturoj. Ekzemple la nova haveno de Ashdod kaj la unua metrolinio de Tel-Avivo estas konstruataj de ĉinaj kompanioj. Antaŭ du jaroj Ŝanhaja Internacia Haven-Grupo gajnis 25-jaran funkciig-rajton de Haifa-haveno en norda Israelo. Tiuj projektoj markas aliĝon de Israelo al la iniciato.

 

    Katz diris, ke krom konstruado de infrastrukturo, Israelo ankaŭ importas maŝinojn kaj ekipaĵojn el Ĉinio.

 

    En la intervjuo Katz konfesis, ke Israelo ankaŭ volas plibonigi la rilatojn kun arabaj landoj kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Li diris, ke Ĉinio havas bonajn rilatojn kun Israelo kaj arabaj landoj. Ĉinaj kompanioj havas projektojn kaj en Israelo kaj en arabaj landoj. Ĉinio povos kupli la projektojn el la du flankoj por puŝi la disvolvadon de rilatoj inter Israelo kaj arabaj landoj.

 

    Katz emfazis, ke la iniciato povas plibonigi la ekonomian situacion de la landoj en Mez-Oriento kaj altigi la vivkvaliton de la popoloj en la regiono. La iniciato profitigas ne nur Israelon, sed ankaŭ ĉiujn arabajn landojn, inkluzive de Palestino, eĉ la tutan Mez-Orienton. Li esperas, ke dum la disvolvado de la iniciato Ĉinio povos ludi pli gravan rolon kiel ponto inter mez-orientaj landoj kaj antaŭenpuŝi komunan disvolvon de la naciaj ekonomioj de la regiono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio