Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Per peticio, esperantistoj premas la firmaon Apple aldoni esperantajn klavaron kaj flagon en iOS-sistemo!
2017-05-10

 

    Peticio kreita de rusa esperantisto Daniell Gertsegov en la retejo Change.org celas premi la firmaon Apple aldoni esperantan klavaron al iOS, la sistemo uzata en poŝtelefonoj, komputiloj kaj aliaj produktoj de Apple. Per la sama peticio oni ankaŭ postulas, ke Apple aldonu la flagon de Esperanto en sia emocikonaro. Esperanta klavaro en iOS estos tre utila por Esperantistoj kiuj uzas Apple-produktojn, kiel iPhone kaj iPad. Jen la teksto, originale verkita en la angla:

 

    Ni, subskribantoj de tiu ĉi peticio, petas al Apple aldoni esperantan klavaron al “klavaroj en iOS” kaj la flagon de Esperanto al la emocikonaro.

 

    Pli ol du milionoj da homoj tra la mondo, en pli ol 120 landoj, en malsamaj niveloj, parolas Esperanton. Esperanto estis agnoskata de UNESKO en 1954, kiu rekomendas ĝian uzon al internaciaj ne-registaraj organizaĵoj.

 

    Ni esperas, ke Aplee donu al vi la oportunon diskonigi niajn emociojn per la flago de Esperanto en emocikonaro kaj komuniki per esperanta klavaro en la lingvo kreita por komuna munda celo: kunigi ĉiujn popolojn.

 

    Tiu peticio estos sendita al:

 

    Apple

 

    Tim Cook

 

    Arthur D. Levinson

 

    Por subskribi la peticion oni devas uzi la jenan retadreson: https://www.change.org/p/apple-add-esperanto-keyboard-and-flag-to-ios-keyboard-and-emoji

 

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio