Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu via kredito estas utiligebla?
2017-05-05
 

    Lastatempe iu surreta platformo por pagado komencis kunlabori kun diversaj kompanioj de kunluaj bicikloj, tiel ke iu, kiu havas bonan krediton, povas uzi biciklojn sen deponmono.

 

    La vasta utiligo de la financa kredit-sistemo en la kampo de kunluaj bicikloj celas ne nur faciligi la kunluadon de bicikloj, sed ankaŭ profundigi kaj vastigi la aplikon de la kredit-sistemo en la realaj scenoj.

 

 

    Kion, krom pli da elektoj, la kredito povos alporti al la kampo de kunluaj bicikloj, kaj eĉ al la tuta kunlua ekonomio?

 

    Antaŭ ĉio, la efektivigo de la komuna kredit-sistemo estas favora por transponti la diferencon de diversaj markoj kaj reveni al la esenco de la kunluado.

 

    Due, la kredit-sistemo helpas rompi la financajn barojn kaj solvi problemojn pri reguligo de deponmono.

 

    Trie, la kredit-sistemo povas efike normigi konduton de la uzantoj de kunluaj bicikloj.

 

    Ekzemple, se oni lasas biciklon malorde, ĝin ŝlosas per persona ŝlosilo, forigas kontraŭleĝe, aŭ miskondutas alimaniere, liaj poentoj de kredito povas esti subtrahitaj de la sistemo. Kontraste, se oni bone kondutas en la luado de biciklo aŭ raportas miskonduton de aliaj, oni povas gajni poentojn. Uzanto kun tre malmulte da poentoj estas punita de la sistemo, tiel ke ĝi povas ekzemple altigi la luprezon, aŭ eĉ doni malpermeson uzi kunluajn biciklojn. Per la altigo de la kosto por uzantoj kun malmulte da poentoj, la uzantoj estos malkuraĝigitaj konduti malbone.

 

    En la estonteco, la kredit-sistemo povos etendi la aplikon de kredit-poentoj pri la uzo de kunluaj bicikloj al aliaj situacioj, kiel aĉetado kaj pruntado de mono. Per tio formiĝos granda strukturo de kredito.

 

    Biciklo-luado laŭ kredito signifas, ke kompare kun tradiciaj financaj stimuloj, la stimula funkcio de kredito estas pli konvena kaj efika en la kampo de publika kaj urba administrado. Indas atendi kion alportos la aplikado de la kredit-sistemo en aliaj kampoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio