Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio antaŭenpuŝas la anstataŭigon de homoj per robotoj
2017-05-02
 
 

    Fakuloj diras, ke la postulo je robotoj kreskas pro jenaj faktoroj: disvolviĝo de la rilataj teknikoj en la robota industrio, neceso de transformo de la ekonomia strukturo, kreskanta kosto de laboristo kaj manko de laboristoj.

 

    Nun la anstataŭigo de homoj per robotoj okazas ne nur en la kampo de fabrikado, sed ankaŭ en tiu de la servo-industrio.

 

    Kelkaj fakuloj opinias, ke la kresko de la nombro de laborantaj robotoj eventuale kaŭzos, ke sian laboron perdos homaj laboristoj kun lerteco de malalta nivelo. Aliaj fakuloj pensas, ke la utiligo de robotoj kreos pli da laborŝancoj, kiuj postulas altnivelan lertecon.

 

    Wang Yamin, laboristino en la teknologia kompanio Everwin (ĉine: Changying) en la provinco Guangdong, diris ke kvankam ŝia iama laboro estas plenumata de roboto, ŝi tamen nun denove havas alian postenon partopreninte 2-monatan trejnadon. Ŝi estas promociita de ordinara laboristo al lernanto por fariĝi teknikisto kaj nun ricevas pli grandan salajron. Luo Weiqiang, asistanto de ĝenerala direktoro de la kompanio, diris, ke kvankam la kompanio anstataŭigas homojn per robotoj, tamen granda parto de tiuj anstataŭigitaj laboristoj estas denove dungita en aliaj postenoj de la sama kompanio post speciala trejnado. 

 

    Cai Xiuling, profesorino de la Ekonomika Fakultato de la Fujian-a Normala Universitato opinias, ke en la venontaj kelkaj jaroj laborŝancoj kreskos en la servo-industrio. Post mallonga trejnado oni povas labori en granda parto de tiuj postenoj, kaj tio reduktos la premon de mallonga senlaboreco alportata de la anstataŭigo de homoj per robotoj. Ŝi ankaŭ proponis, ke la registaro kaj la socio bone aranĝu la rimedojn, pligrandigu investojn en la labor-trejnado kaj en la subteno de novkreado, kaj gvidu la disdividon de la laborforto kaj ĝian altgradigon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio