Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Debutis nova tradukilo en Ĉinio
2017-05-02
 

    Aparato granda kiel manplato povas solvi la lingvan problemon en babilado kun fremdlandanoj. Kian sperton oni povas havi pere de la ilo?

 

    Ni vidu:

 

    La tradukilo Easy Trans, produktita de la kompanio Iflytek kun aliaj du kompanioj Rococo kaj Lkker, estas por interpretado ĉefe inter la lingvoj ĉina kaj angla. Kun simpla aspekto, ĝi posedas altan teknikon.

 

    Samtempa interpretado

 

    La tradukilo kun la funkcioj sintezo de voĉoj, rekono de voĉoj kaj samtempa interpretado estas facile uzebla por traduki la ĉinan lingvon en la lingvojn anglan, ujguran kaj tibetan. Krome, ĝi akceptas kelkajn enskrib-manierojn, kaj povas filtri sensivajn vortojn kaj distingi scenojn.

 

 
 

    Pli da lingvoj estos aldonitaj en la tradukilon por efektivigi senbarajn interŝanĝojn inter malsamaj lingvanoj.

 

    Aplaŭdo

 

    Dum la ĉi-jaraj du sesioj ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Liu Qingfeng, prezidanto de direkcio de la kompanio Iflytek, kaj aplaŭdis la maŝinon post ĝin provi.

 

    Onidire multaj fremdlandanoj planas kunlabori kun la kompanio Iflytek, kaj esperas aldoni sian lingvon en la ilon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio