Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Danio povas eksporti superabundajn ostrojn al Ĉinio
2017-04-28

    La 24an de aprilo dana ambasadorejo al Ĉinio publikigis en mikroblogo artikolon pri superabundo de ostroj, dirante, ke la marbordo de Danio suferas pro invado de pacifikaj ostroj, kaj la lokanoj ne scias kion fari. La artikolo estis multfoje transsendita en mikroblogo kaj amikaro de Wechat.

 

    La artikolo ne menciis, ke Danio esperas, ke ĉinoj iros al Danio por formanĝi la ostrojn, tamen multaj ĉinaj retanoj rigardis la novaĵon kiel alvokon al Danio, kaj opinias, ke nur ĉinoj povas solvi la problemon.

 

 

    La ambasadorejo diris, ke ĉefaj danaj mediatoj raportis la aferon, kun la celo, ke la publiko atentu specian invadon kaj trovu solvon. Ĝi esperas, ke ĉinaj retanoj konscios, ke ĉiu lando alfrontas similan defion pri medio.

 

    Sub la artikolo estis pli ol 10 000 respondoj, kaj plejparto temis pri formanĝo. Inter ili la plej laŭdata diris: "Se Danio malstreĉos la vizpolitikon, ekzemple doni vizon pri manĝo de ostroj validan dum dek jaroj kun resto de maksimume unu monato ĉiufoje. Mi pensas, ke la ostroj estos eliminitaj ene de kvin jaroj."

 

    "Tamen ni ne kredas, ke formanĝo estas bona solvo", deklaris la ambasadorejo. Danaj sciencistoj kaj fiŝistoj plendis multfoje al la Dana Administracio pri Naturprotekto, tamen oni ankoraŭ ne trovis taŭgan rimedon.

 

 

    Fakte, danoj ja ŝatas manĝi ostrojn, kaj havas miljaran historion pri manĝo de ostroj. A. Carsten Damsgaard, ambasadoro de Danio en Ĉinio, skribis en mikroblogo la 26an de aprilo: "Mi ŝatas manĝi ostrojn, precipe la malgrandajn, rondajn kaj nekuiritajn kun citrona suko. Manĝante ilin, mi kvazaŭ sentas la venton el la okcidenta marbordo de Danio." Bedaŭrinde, "Danio havas nur malpli ol ses milionojn da loĝantoj."

 

    La ambasadorejo ĝoje legis la rekomendojn kaj ostromenuojn liveritajn de ĉinaj retanoj, kaj kelkaj el ili estas surprizaj, ekzemple konstrui fabrikon de ostrosaŭco por eksporto al Ĉinio aŭ organizi vojaĝon al Danio por ke homoj manĝu ostrojn. La ambasadorejo promesis transsendi la sugestojn al koncernataj sekcioj de Danio. Ĝi aldonis, ke Danio ja povas eksporti ostrojn al Ĉinio kondiĉe, ke Ĉinio permesos tion.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio