Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ridetanta vizaĝo formita de du steloj kaj la lasta lunarko aperos vespere de la 28-a de aprilo
2017-04-28
 

    Laŭ la konigo de astronomoj, vespere de la 28-a de aprilo okazos interesa fenomeno: aperos sur la ĉielo karikatureca ridetanta vizaĝo konsistanta el du steloj, Marso kaj Aldebarano, kiel la du okuloj, kaj la lasta lunarko, kiel la buŝo. Se estos serena tago, en Ĉinio oni povos vidi la fenomenon per siaj propraj okuloj.

 

    Zhao Zhiheng, edukisto pri astronomio kaj konsilano de la Tianjin-a Astronomia Asocio, diris, ke vespere de tiu ĉi tago, en bona vetero la publiko povos vidi la lastan lunarkon, kiu aspektos kiel ridetanta buŝo sur la okcidenta parto de la ĉielo. Super la du pintoj de la lunarko videblos du proksimaj kaj iom ruĝaj steloj, el kiuj la maldekstra estas Aldebarano, dum la dekstra Marso. Ili brilos samtempe. Laŭdire, kvankam la fenomeno de "la luno akompanata de du steloj" estas ofta, tamen maloftas la okazoj, kiam la luno havas la formon de arko kaj aspektas kiel ridetanta buŝo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio