Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pagi por scioj devos normaliĝi en la estonteco
2017-04-27
 

    En februaro de ĉi tiu jaro, Tencent, unu el la plej grandaj kompanioj de integritaj interretaj servoj en Ĉinio, anoncis, ke ĝi oficiale enkondukos novan funkcion de Wechat, nome oni devas pagi por aboni oficialajn kontojn de organizoj. Nelonge poste Douban, ĉina servo de sociaj retoj, ankaŭ lanĉis produktojn por legado, kiuj postulas pagon.

 

    Nuntempe en Ĉinio ekaperas multaj surretaj platformoj kie oni povas aĉeti sciojn kaj iliaj funkcioj kaj servoj ankaŭ laŭgrade pliboniĝas. Laŭ statistikoj de Tencent pli ol duono de la uzantoj de interreto iam pagis por havigi al si surretajn sciojn.

 

 

    Laŭ Huang Chuanwu, esploristo de la Pekina Universitato de Poŝto kaj Telekomunikado, pro la granda kvanto de surretaj informoj oni ofte estas ĉirkaŭita de nevalidaj informoj kaj ne povas fari sian juĝon. Do por ŝpari tempon oni preferas rekte pagi por ricevi respondojn de fakuloj.

 

    "Pagitaj scioj provizas nin per unu el la plej facilaj manieroj por alirado al uzeblaj informoj en fragmentita tempo," diris Luo Zhenyu, kreinto de la aplikaĵo Dedao. Por plenigi mallongan breĉon de tempo taŭgas aŭdvidaj materialoj, filmetoj kaj produktoj kombinantaj bildojn kaj tekstojn, kaj el ili oni povas akumuli sciojn. Ilia utiligo nuntempe fariĝas nova metodo de lernado por multaj personoj.

 

    Krome, al la disvolviĝo de surretaj pagaj scioj kontribuas ankaŭ spertiĝo de homoj en interreta pagado, populariĝo de moveblaj inteligentaj aparatoj kaj pli granda konsciiĝo de la publiko pri aŭtorrajtoj.

 

    Zhu Wei, vicdirektoro de la Centro de Juro pri Komunikado de la Ĉina Universitato de Politika Scienco kaj Juro rimarkigis, ke pagi por scioj devos normaliĝi en la estonteco. Nur per pagado oni povas kuraĝigi pli da fakuloj partopreni en tiu ĉi kampo kaj provizi la socion per pli profesiaj kaj pli valoraj informoj. Tio samtempe instigas homojn taksi starigitajn demandojn kaj ricevitajn respondojn kiel valorajn informojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio