Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezentiĝis modelo de la pavilono por rapida sketado en la Vintraj Olimpikoj 2022
2017-04-27
 

    La 25-an de aprilo prezentiĝis al la publiko modelo, kiu enkorpigas la desegnon de la pavilono por rapida sketado en la Vintraj Olimpikoj 2022 okazonta en Pekino. La desegno havas la koncepton "glaciaj rubandoj" kaj la modelo estas instalita en la halo de olimpikaj konstruaĵoj en la Pekina Olimpika Parko. Per la modelo oni povas konstati, ke la konstruota pavilono havos 22 lamp-zonojn, kiuj ĉirkaŭos ĝin kiel glaciaj rubandoj, kaj tio donos al la surglacia sportejo apartan aspekton. Dum la Olimpikoj la pavilono akceptos sketistojn por konkursoj kaj trejnado, kaj ĝi ankaŭ fariĝos nova vidindaĵo en la olimpika parko.

 

 

    Laŭ la desegno, la pavilono havos ĉefareon de ĉirkaŭ 80 mil kvadrataj metroj, kaj ĝi estos longa je 220 metroj sud-norde, kaj 160 metroj orient-okcidente. Ĝi estos 4-etaĝa surtere kaj 2-etaĝa subtere, kaj havos 12 mil sidlokojn. Ĝia regebla alteco estos 55 metroj. La pavilono estos ovala kaj sel-forma ĝuste pro tio, ke ĝi adaptiĝu al la postuloj pri konkursaj trakoj. Fakte en la desegno estas bone konsideritaj la normoj fiksitaj de la Internacia Sketada Federacio, ekzemple la 400-metra sketada trako, la surfaco de artefarita glacio, la du radianoj de la rondira trako devas esti 180° kaj aliaj.

 

 

    La pavilonoj por hokeo kaj arkpafado de la Someraj Olimpikoj 2008 jam atingis sian vivfinon kiel konstruaĵo. Tial oni, laŭ la koncepto de "ŝparemaj Olimpikoj", por plene utiligi la nun ekzistantajn konstruaĵojn, refaros el la du pavilonoj la pavilonon por sketado. Laŭplane oni finkostruos tiun pavilonon en la fino de 2019 kaj okazigos prov-konkurson en ĝi en la komenco de 2020.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio