Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Unua senkontrola intervjuo inter roboto-raportisto kaj fakulo
2017-04-27
 
 

    La 24-an de aprilo, kiel speciala raportistino de la novaĵ-agentejo Xinhua Jiajia, ĉina inteligenta roboto, intervjuis kelkajn personojn, inter kiuj estis Kevin Kelly, fama usona observanto pri teknologio kaj la fondinto de la gazeto Wired. La intervjuo fariĝis grava punkto en la disvolviĝo de "konversacio inter homo kaj maŝino".

 

    Kelly ricevis la intervjuon kondiĉe ke la enhavo de la konversacio ne estu kontrolita.

 

    "Laŭ mia scio tio estas la unua fojo, ke roboto servis kiel raportisto en tiu maniero", diris Bart Selman, profesoro pri komputiko de la usona universitato Cornell. Ankaŭ li estis intervjuita de Jiajia.

 

    La konversacio ne estis anticipe aranĝita.

 

    "Tiu ĉi defio estas bona por Jiajia," diris prof. Chen Xiaoping, respondeculo de la evoluigteamo de Jiajia kaj direktoro de la laboratorio pri robotoj de la Ĉina Universitato de Scienco kaj Teknologio. Li ankaŭ aldonis: "al la ĉi-foja plenumo de Jiajia mi donas entute 70 poentojn."

 

    "Jiajia estas la inteligenta roboto 3a-generacia. Baldaŭ aperos la 3.5a-generacia roboto. Pli progresintaj ol ili estos 4a- kaj 5a-generaciaj robotoj. Do la unua intervjuo fare de roboto estas nur malgranda paŝo en la disvolviĝo de inteligenta roboto," diris Chen Xiaoping.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio