Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezentiĝis la filmo Naskitaj en Ĉinio komune produktita de Ĉinio kaj Usono
2017-04-24
Cui Yuying, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio (la dua de dekstre), kaj Cui Tiankai, ĉina ambasadoro en Usono (meze), ricevas donacon de la kunlabora teamo reprezentita de Lu Chuan, ĉina film-reĝisoro (la dua de maldekstre), kaj Paul Baribault, vicprezidanto de la kompanio Walt Disney Studios (la unua de maldekstre) (foto de Deng Min, raportisto de la Ĉina Novaĵ-agentejo)

 

    La 21-an de aprilo en Usono oficiale prezentiĝis la filmo Naskitaj en Ĉinio komune produktita de Ĉinio kaj Usono. Ĝi fariĝis bona modelo por la kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj.

 

    La filmo estas alia filmo de la grupo Walt Disney, kiu temas pri bestoj, post la filmoj Zootopio kaj la Libro de la Ĝangalo. Depost 2014 por la filmo oni filmis multajn rarajn bestojn kiaj grandaj pandoj, oraj simioj, neĝaj leopardoj kaj tibetaj antilopoj. Per interesaj rakontoj pri tri familioj de sovaĝaj bestoj la filmo montras al ni la belon de la naturo, ekologio, kulturo kaj harmonio de Ĉinio.

 

    Estonte la filmo prezentiĝos en pli ol 100 landoj aŭ regionoj en pli ol 10 lingvoj, kaj montros al la tutmonda publiko la unikan ĉarmon de la naturo kaj kulturo de Ĉinio.

 

Redaktoro:Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio