Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj teknikoj en la konstruado de rusa metroo
2017-04-24
 

    En la 50- kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉinaj studentoj vizitis Sovetunion por lerni la teknologion konstrui metroon. Samtempe Sovetunio sendis al Ĉinio multajn altnivelajn specialistojn por projekti kun ĉinoj la unuan metroon de la lando -- la nuna 1-a linio de la pekina metroo. Kvankam finfine ĉinoj mem devis preni sur sin la taskon konstrui la metroan reton de Pekino, tamen oni ne forgesas, ke Sovetunio estis la majstro de Ĉinio tiurilate.

 

    Post kelkdekoj da jaroj la kompanio Ĉina Fervoja Konstrua Grupo akiris la kontrakton en Rusio, laŭ kiu la kompanio konstruos 3 metro-staciojn sur la ekstera granda rondlinio de la moskva metroo kaj 2 fervojajn tunelojn inter la 3 stacioj kun la totala longeco de 4.6 kilometroj. Ili ekfunkcios en 2020. Laŭ la antaŭvido de amaskomunikiloj, se la projekto laŭplane finiĝos, tio povos ne nur multe helpi la trafikon de la sudokcidenta parto de Moskvo, sed ankaŭ reprosperigi la rondlinion.

 

    La partopreno de ĉinoj en la konstruado de la moskva metroo konata kiel la "plej bela subtera palaco", ne nur estas la unua okazo por Rusio enkonduki ĉinajn teknikojn por la metroa konstruado, sed ankaŭ por Ĉinio estas ankaŭ la unua okazo "revenigi" la teknikojn al la hejmo de sia iama majstro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio