Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj amaskomunikiloj: ĉinaj produktoj ne plu estas malaltprezaj, malbonkvalitaj kaj banalaj
2017-04-21

    Kiel estas vojaĝi per altrapida trajno en Ĉinio? Lastatempe tiu temo estas ofte menciita en sociaj retejoj de Usono. Ĉinaj altrapidaj trajnoj ne nur gajnis aplaŭdon de diverslandaj retanoj, sed ankaŭ renversis ilian impreson pri ĉina fabrikado. Dum la lastaj jaroj kelkaj amaskomunikiloj, inkluzive de brita BBC (Brita Brodkasta Kompanio) kaj usona Forbes, multe raportis pri altrapidaj trajnoj, poŝtelefonoj kaj aliaj ĉinaj produktoj.

 

 

    "La kvalito de ĉinaj produktoj estas malbona, sed malgraŭ tio ili estas utilaj por ni. Ekzemple, ĉinaj poŝtelefonoj kaj aliaj produktoj oportunigas nian vivon." Jen respondo de iu retano al la enketo "Ĉinaj produktoj en mia hejmo" farita de BBC en 2012 inter tutmondaj retanoj. Tiam multaj konsumantoj priskribis ĉinajn produktojn kiel "malaltprezaj", "teknike malaltnivelaj" kaj "ne-tro-malbonaj".

 

    Post 4 jaroj raportistoj de BBC iris al Ĉinio por fari la dokumentan filmon Kreado de Ĉinio. Spertinte robotojn, senpilotajn aŭtojn kaj aliajn ĉinajn fabrikaĵojn, ili supriziĝis kaj diris: "Ĉinio jam ne estas la lando, kiu povis nur serie fabriki produktojn disvolviĝintajn de aliaj landoj, kaj fabrikado de Ĉinio transformas kreadon de Ĉinio."

 

    Nun ĉinaj markoj estas konataj de pli kaj pli multaj homoj en la mondo. La esplora raporto de la konsulta kompanio McKinsey montras, ke kondiĉe de similaj kvalito kaj prezo, 62% de konsumantoj preferas ĉinajn produktojn, ilia nombro kreskis je 50% kompare kun tiu de antaŭ 5 jaroj. Alia enketo farita inter sudkoreaj konsumantoj rezultis, ke 75% de sudkoreanoj aĉetis diĝitajn aŭ hejmajn elektrajn produktojn fabrikitajn en Ĉinio, kaj 85% de ili intencas daŭre aĉeti ĉinajn produktojn.

 

    Nun "fabrikado de Ĉinio" transformiĝas al inteligenta fabrikado. Kun plua kreskado de eksportado de ĉinaj elektronikaj produktoj, konstruaj materialoj, teksaĵoj kaj veturiloj, la reputacio de ĉinaj markoj pliboniĝas. Fremdlandaj amaskomunikiloj atentas pri la evoluo de ĉinaj markoj.

 

Uzanto de la ĉina poŝtelefono Huawei en gazetara konferenco en Moskvo, la 7-an de junio 2016. (foto de Dai Tianfang, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    La retejo de la usona gazeto Forbes raportis, ke en 2011 70% de la saĝaj poŝtelefonoj venditaj en Ĉinio estis produktitaj de alilandaj firmaoj kiel Nokia, Samsung kaj iPhone. Tiam ĉinaj elektronikaj produktoj estis taksataj kiel bonprezaj imitaĵoj kaj malfacile disvendiĝis en en- kaj eksterlandaj merkatoj. "Sed post malpli ol 5 jaroj, la stato ŝanĝiĝis. En la pasinta jaro 8 de la 10 markoj de saĝa poŝtelefono kun plej bona vendokvanto en Ĉinio estas memfaritaj de la lando."

 

    La germana ĵurnalo Handelsblatt informis: "Senmarka kaj malaltkosta estis karakterizaĵoj de ĉinaj produktoj. Tamen tio jam iĝis pasinteco. Nun desegni kaj krei markon estas la ĉefa celo por multaj ĉinaj entreprenoj." La franca ĵurnalo Les Échos raportis, ke ĉinaj produktantoj ne faras serian fabrikadon, sed atentas pri altigo de klaso de varoj. Ili estas malkontentaj pri eksportado de varoj kaj mendo de usonaj obligacioj, kaj esperas gajni merkaton, teknikojn kaj markojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio